El Popola Ĉinio>头条新闻>

Helpo de ĉina fabrikado al la Olimpikoj en Rio-de-Ĵanejro

| 2016-08-03
Bookmark and Share

    En kaj ekster sportejoj de la Olimpikoj en Rio-de-Ĵanejro ĉie videblas ĉinaj elementoj.

 

    Metroo

 

 

    En novembro 2015, atingis Rio-de-Ĵanejron 90 trajnoj por olimpika metrolinio produktitaj de la Ĉina Changchun-a Kompanio de Fervojaj Veturiloj. Dum la Olimpikoj tiu metrolinio, liganta olimpikan parkon, olimpikan vilaĝon kaj urbocentron, transportos 300 milojn da pasaĝeroj ĉiutage.

 

    Talismano

 

 

 

    La talismano Vinicius kaj memorigaj insignoj por la Olimpikoj produktitaj de la Pekina Huajiang-a Kulturo-Disvolva Kompanio Limigita.

 

    Klimatiziloj en stadionoj de la Olimpikoj

 

 

    La klimatizaj ekipaĵoj en la Maracanã Stadiono, kiu povas enteni 82 mil spektantojn, estis fabrikitaj de la ĉina kompanio GREE.

 

    Interkomunika sistemo

 

 

    La interkomunika sistemo, produktita de la ĉina kompanio Hytera, estos uzita en la inaŭgura kaj ferma ceremonioj de la Olimpikoj, velŝipaj konkursoj kaj la olimpika vilaĝo.

 

    Ekipaĵoj por sekurec-kontrolado

 

 

    Ekipaĵoj por sekureca kontrolado en la konkursejoj de la Olimpikoj produktitaj de la ĉinaj kompanioj Nuctech kaj Dahua.

 

    Vestoj de torĉ-transigantoj

 

 

    La vestoj de la torĉ-transigantoj estis produktitaj de la ĉina kompanio 361°. Tiu kompanio liveros ankaŭ sport-vestojn al la teknikistoj de la oficialaj kaj testaj konkursoj de la Olimpikoj kaj Paralimpikoj, kuracistoj, servantoj kaj aliaj laborantoj.

 

    Naciaj flagoj de diversaj landoj

 

 

    Naciaj flagoj de diversaj landoj uzotaj dum la Olimpikoj, kaptukoj, ĉapoj, perukoj, koltukoj, fluoreskaj bastonetoj, kaj aĵoj uzotaj de aklamantaj subtenantoj estis produktitaj de la ĉina kompanio Jinyu.

 

    Inĝenieraj maŝinoj

 

 

    Maŝinoj en la olimpika vilaĝo estis produktitaj de la ĉinaj entreprenoj Sany, XCMG kaj Zoomlion.

 

    Ekipaĵoj por konkursoj

 

 

    Kolonoj de flugpilkaj retoj kaj seĝoj de juĝistoj por la flugpikaj konkursoj de la Olimpikoj estis produktitaj de la ĉina entrepreno Jinling.

 

 

    Aparato por la pezlevaj konkursoj estis produktita de la ĉina kompanio Zhangkong.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments