El Popola Ĉinio>头条新闻>

Provan veturadon komencis la unua testa "busfervojo"

| 2016-08-03
Bookmark and Share

    La 2-an de aŭgusto, en la distrikto Beidaihe de la provinco Hebei, komencis esti provata per plenampleksa testado la unua testa veturilo, kiun oni nomas "busfervojo" aŭ "buso pendigita en la aero". Ĉinio sendepende ĝin dezajnis kaj disvolvis, kaj posedas ĉiujn rajtojn pri ĝia intelekta proprieto. Kun 55 sidlokoj kaj 20 teniloj por starantoj, ĝia anoncita kapacito estas 300 personoj. Samtempe en la veturilo estas instalitaj pluraj likvokristalaj ekranoj, per kiuj oni povas oportune rigardi televidan elsendon el diversaj anguloj. Krome kvar moviĝantaj mapoj montras al la pasaĝeroj la realtempan trafikan situacion de la tuta urbo.

 


En la unua testa "busfervojo"
 

    La "busfervojo" estas nova publika transportilo kun granda kapacito, kiu bone adaptiĝas al ĉefaj ŝoseoj en urboj. Ĝi funkcias per elektro kaj havas levitan framostrukturon, kies supra etaĝo estas destinita por pasaĝeroj, kaj la malsupran vakan etaĝon povas trairi aŭtoj kun alteco de malpli ol 2 metroj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments