El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rusa fakulo: THAAD rompos la tutmondan strategian ekvilibron kaj minacos la ĉina-rusan geopolitikan sekurecon

| 2016-08-04
Bookmark and Share

 

    En la 8-a de julio la armeo de Usono kaj tiu de la Korea Respubliko anoncis la intencon dislokigi la kontraŭmisilan sistemon THAAD (Finstadia Altaltituda Areo-Defendo) en la Korea Respubliko. De tiam tio kaŭzas kontraŭstaron de multaj landoj, inkluzive de Ĉinio kaj Rusio. Rusa fakulo opinias, ke la kontraŭmisila sistemo THAAD rompos la tutmondan strategian ekvilibron kaj minacos la strategian sekurecon de Ĉinio kaj Rusio.

 

    Vorontsovsky, fakulo de la Rusa Akademio de Sciencoj, de longe okupiĝas pri esploroj de nordorienta Azio. Laŭ lia opinio, ne estas fidinda la aserto, ke la dislokigo de THAAD celas defendon kontraŭ la tiel nomata minaco de la Korea Popol-Demokratia Respubliko. La defenda parametra indekso de la kontraŭmisila sistemo THAAD tute superas la kadron de la Korea Duoninsulo, tiel ke la ĉi-foja dislokigo fakte estas kontraŭ Ĉinio kaj Rusio. "Estas evidente, ke la usona dislokigo de la kontraŭmisila sistemo THAAD en la Korea Respubliko ne estas nur kontraŭ la nuklea minaco de la Korea Popol-Demokratia Respubliko, ĉar la baza kovrada amplekso de THAAD estas pli ol 900 km, sed ĝi eĉ povas bloki misilon, kiu venas de ekster la atmosfero. Ĝiaj teknikaj parametroj absolute superas la bezonojn de defendo sur la Korea Duoninsulo. Sekve, la aserto de Usono, ke la sistemo celas nur defendon kontraŭ la nuklea minaco de la Korea Popol-Demokratia Respubliko, estas nur ekskuzo. Fakte ĝi estas ĉefe direktita kontraŭ Ĉinio kaj Rusio."

 

    Vorontsovsky rimarkigis ankaŭ, ke Ĉinio kaj Rusio interkonsentis pri komuna pozicio rilate al tiu ĉi problemo, kunlaboros por plifortigi la sekurecon kaj stabilecon de la regiono, kaj ankaŭ kune respondos al defioj. "Ĉinio kaj Rusio kuntuŝiĝas kun la Korea Duoninsulo kaj estas geografie proksimaj unu kun la alia, tiel ke la du landoj ankaŭ alfrontas la samajn defiojn. Tial mi opinias, ke Ĉinio kaj Rusio pliprofundigos kunlaborojn, inkluzive de tiuj en la kampoj sekureca kaj armea."

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments