Olimpikoj en nuntempa Brazilo

| 2016-08-05
Bookmark and Share

    Alvenas Olimpikoj en Brazilo, sed en brazilaj amaskomunikiloj multaj aliaj temoj gajnas pli grandan atenton. En Ĉinio, male, pli kaj pli ofte homoj interesiĝas pri ĝi kaj mi ĵus revenis el prelego de mia samlandano Evandro Carvalho, profesoro de Fluminense Federacia Universitato, en Rio-de-Ĵanejro, pri la politika krizo en Brazilo, ĝia efiko en la Olimpikoj kaj la mesaĝoj kiujn Brazilo kaj Ĉinio povas per ĝi transdoni al la mondo. En Pekino, pli kaj pli ofte mi devas respondi la demandon "ĉu vi iros al via lando por la Olimpikoj?", kvazaŭ tio estus mia devo nur pro tio, ke mi naskiĝis en la lando kiu gastigos la eventon.

 


Stadiono Maracanã preta por la Olimpikoj

 

    Estas fakto, ke mi tre ŝatas Rio-de-ĵanejron kaj profitas ajnan oportunon por viziti la Urbon Mirindan, sed ne ĉi foje. La funebra etoso en Brazilo kaŭzita de la politika krizo en la lando detruis en mia koro la entuziasmon pri la Olimpikoj: la lando devus esti en festo, samkiel ĝi estis kiam Rio estis elektita por gastigi la eventon, ĉiuj homoj sentantaj la olimpikan etoson, sed ne estas tio, kio efektive okazas.

 

    Mi ne povas nei ke mi volas akompani per televido miajn plej ŝatatajn sportojn kaj atletojn, sed la momento en Brazilo certe ne estas favora, kaj rezulte de tio multaj alilandaj ŝtatestroj kaj registarestroj, konfirmis sian nepartoprenon en la solena malfermo de la Olimpikoj: nur 45 konfirmis sian ĉeeston, ĉirkaŭ duono de tiuj, kiuj ĉeestis la malfermon de londonaj Olimpikoj, en 2012. Usono sendos al la Olimpikoj sian sekretarion pri defendo, John Kerry, kiu ricevis leteron de usonaj parlamentanoj kun rekomendo neniel esprimi subtenon al la provizora registaro de Brazilo. Neniu gvidanto de BRICS-landoj (krom la provizora prezidento de Brazilo) ĉeestos la ceremonion, kaj inter gvidantoj de la landoj de Grupo 20 nur la prezidentoj de Francio, kiu volas gastigi la Olimpikojn en 2024, kaj la itala ĉefministro ĉeestos.

 

 

    Homoj protestis kontraŭ la portempa prezidento Michel Temer jam dum la unua tago de Olimpikoj, dum futbalaj matĉoj.

 

    Plie, la elektita prezidento de Brazilo, Dilma Rousseff, kaj ĉiuj kvar vivantaj eksprezidentoj jam rifuzis la inviton de la Internacia Olimpika Komitato por la solena malfermo: nur la provizora prezidento Michel Temer ĉeestos, kaj sub la kondiĉo paroli dum maksimume 10 sekundoj el sia tribuno, tre diskrete, sen sin montri meze de la stadiono pro lia granda timo pri protestoj kaj publika riproĉo. Lia timo estas tiom granda, ke laŭplane oni strategie laŭtigos muzikon en la stadiono dum lia parolo por malfaciligi la aŭdon de mokkriado kontraŭ li, dum teknikistoj de televido povos danke al tiu artifiko malebligi al spektantoj tra la mondo aŭdi la voĉojn de la homoj en la stadiono. Tio neniam antaŭe okazis en la historio de Olimpikoj.

 

    Olimpikoj okazas en Sudameriko por unua fojo, kaj gvidantoj de sudamerikaj landoj estas ĝuste tiuj, kiuj devus amase veni al Brazilo por tiu solenaĵo, tamen la puĉo en Brazilo devigis al la gvidantoj de najbaraj landoj bojkoti la eventon por esprimi sian nesubtenon al la provizora registaro. Nur tri gvidantoj de sudamerikaj landoj partoprenos la ceremonion: tiuj de Argentino, Kolombio kaj Paragvajo, kiuj sekvas la saman politikan gvidlinion de la brazila provizora prezidento.

 


Olimpikoj donas forton al nova ondo de surstrataj protestoj en la lando

 

    Pro la Olimpikoj, Brazilo estos la plej atentokapta lando dum aŭgusto, la tuta mondo estos atenta pri kio okazas tie, kaj alilandaj ĵurnalistoj amase alvenas en Rio-de-Ĵanejro. Rezulte de tio, surstrataj protestoj kaj diverspecaj aktivaĵoj okazas pli kaj pli ofte, kaj ankaŭ la timo pri terorismo kreskas pli kaj pli, speciale post la lastaj atakoj en Eŭropo. Brazila portempa ministro pri justico fiere anoncis la areston de dek-homa grupo de "amatoraj teroristoj"! Jes, Brazilo estas la nura lando en la mondo kun amatoraj teroristoj, kiuj bredas kokinojn en bieno, ne havas planojn, armojn nek eksplodaĵojn. Tiu novaĵo, diskonigita kun la celo varbi la efikon de la registaro kontraŭbatali terorismon, estis riproĉita de la inteligenteca departemento de la brazila armeo, kiu timas ke tio estu instigo al la tiel nomataj "solaj lupoj", seniluziiĝintaj soluloj, kiuj subite decidas amasmurdi homojn. Rezulte de tiu nenecesa reklamado pri terorismo, almenaŭ 20 mil spektontojn de Olimpikoj redonis siajn biletojn.

 

    Ankaŭ la subŝtata registaro de Rio-de-Ĵanejrio, sub grava financa krizo kaj sen mono por pagi funkciulojn kaj tiel eviti kaoson dum la Olimpikoj, deklaris kiz-staton por tiel ricevi urĝan monhelpon de la nacia registaro. Kompreneble tio ankaŭ reperkutis negative inter homoj interesataj pri vizito al Rio-de-Ĵanejro pro la Olimpikoj.

 

    Plie, mi antaŭ kelkaj tagoj estis informita pri subita ŝanĝo de la respondeculo pri la bonvenigo de alilandaj gvidantoj okaze de la Olimpikoj: tiu, kiu okupis la postenon jam de jaroj, kaj havis la tutan aferon enkapigita, estis anstataŭigita de alia, verŝajne pro politikaj kialoj: li estis nomumita de la elektita prezidento Dilma Rousseff por tiu posteno, kaj la aganta prezidento Michel Temer iom post iom ŝanĝas ĉiujn homojn nomumitajn de ŝi, inkluzive de la ministro pri sportoj kaj pluraj respondeculoj pri la organizado de la Olimpikoj. Ĉu vi nun komprenas kial la organizado de la evento subite fariĝis tiom kaosa?

 


Malgraŭ ĉiuj problemoj, Rio-de-Ĵanejro daŭre estas mirinda kaj bonetosa!

 

    Mi estas ŝatanto de Olimpikoj kaj akompanas ilin ekde 1996, kiam ili okazis en Atlanto. La Olimpikoj kiujn mi plej ŝatis estis tiuj de Pekino, tre bone organizitaj kaj kun mirinda infrastrukturo. Mi memoras ke en 2004, jaro de la Olimpikoj en Ateno, mi havis kunloĝanton kiu tre admiras Ĉinion kaj amas ĉinan kulturon, kaj li ofte diris al mi la saman aferon: dum Grekio preskaŭ ne sukcesis ĝustatempe finkonstrui la ĉefstadionon, en Ĉinio la problemo estas tio, ke la ĉefaj strukturoj de la Olimpikoj estis inaŭguritaj tre frue, antaŭ tiuj de la Olimpikoj en Ateno, kaj sekvis laŭdoj al la efiko de ĉinoj en laboro, pri kio li tute pravas.

 

    Neeviteble Olimpikoj alvenas, sed pro la granda kaoso en la brazilaj politika kaj ekonomia sistemo, brazilanoj samtempe atentas pri diversaj aliaj aferoj, ekzemple la senposteniga proceso de nia elektita prezidento, leĝproponoj traktataj de la parlamento, kun gravaj konsekvencoj por la vivoj de brazilanoj, kresko de senlaboro kaj malriĉeco, inter diversaj aliaj bedaŭrindaj okazaĵoj kiuj pravigas aserton de germana gazeto en raporto aperigita antaŭ kelkaj monatoj: Brazilo planis uzi la Olimpikojn por sin montri al la mondo kiel moderniĝanta lando, sed finfine la Olimpikoj alvenas en netaŭga momento, kiam ĝi eniras en historio, kune kun Honduro kaj Paragvajo, kiel lando kies prezidento demokratie elektita estis senpostenigita sen pruvita krimo.

 

    La hodiaŭa preleganto klopodis sin montri optimisma, asertante ke malgraŭ ĉiuj problemoj, brazilanoj faros mirindajn Olimpikojn, kiuj certe multe ĝojigos la tutan mondon, sed mi estas iom skeptika, kredante ke la stratoj de Brazilo fariĝos ideologia batalkampo de popolo dividita provante klarigi al eksterlandanoj pri la delikata situacio de la lando. Iel ajn, certe multaj surprizoj, en kaj ekster la stadionoj, atendas nin dum la sekvaj semajnoj, kaj mi aliĝas al tiuj, kiuj eĉ kun granda malĝojo pro la nuna malfacila momento de Brazilo, certas pri tio, ke tiuj ĉi Olimpikoj estos memorindaj!

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments