El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua ekologia superpasejo finkonstruita en Hangzhou

| 2016-08-05
Bookmark and Share

 

    Lastatempe en la urbo Hangzhou estis oficiale ekuzita Qingxin-superpasejo, la unua ekosuperpasejo integriganta la transportan funkcion en la pejzaĝon.

 

    La unika stilo de Qingxin-superpasejo enkorpigas la dezajnan ideon: "ĝardeno sur arboj". La superpasejo havas variajn larĝecojn, kaj florbedoj estas preparitaj tie, kie la larĝeco estas sufĉe granda. Malantaŭ la florbedoj estas konkoformaj pavilonetoj, kie piedirantoj povas spekti la pejzaĝon, ŝirmi sin kontraŭ la suno kaj ankaŭ ĝui ripozon sur grandformataj benkoj. Samtempe, estonte sub la superpasejo estos aranĝitaj malgrandaj parkoj ĉe ĉiu angulo, kaj tiam rigardite de supre la superpasejo aspektos kiel koridoro en pitoreskejo, kiu kunligas la du vojojn kruciĝantajn.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments