El Popola Ĉinio>头条新闻>

Wang Yi: Pintkunveno de Grupo 20 en Hangzhou fariĝos plej fruktodona

| 2016-08-05
Bookmark and Share

 

    La 3an de aŭgusto ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris en komuna gazetara konferenco kun laosa paralelulo Saleumxay Kommasith post interparolo, ke glate iras la preparo de la Pintkunveno de la Grupo 20 en Hangzhou, kaj espereble ĝi fariĝos la plej fruktodona en la historio de pintkunveno de la Grupo 20.

 

    Wang diris: "Fine de la pasinta jaro Ĉinio transprenis la prezidantecon de la Grupo 20. Helpate de ĉiuj membroj, gastolandoj kaj internaciaj organizoj, Ĉinio okazigis kunvenojn pri komerco, energio kaj de agrikulturaj ministroj kaj dialogis kun reprezentantoj el diversaj kampoj, ekzemple industrio kaj komerco, pensofabrikado kaj civila socio, kaj tio fariĝis bazo por la pintkunveno. Krome, Ĉinio okazigis tri kunvenojn de kunordigantoj, tri kunvenojn de financaj ministroj kaj centr-bankestroj kaj kelkdekojn da kunvenoj de diversaj laborgrupoj sub la temo de la pintkunveno 'konstrui novigan, vigligan, interligitan kaj inkluzivan mondan ekonomion'."

 

    La pintkunveno fariĝos la plej fruktodona pro proksimume 30 espereblaj ĉefaj atingoj. Li diris, ke la kunveno kreos novan movforton por forta, daŭripova kaj ekvilibra kresko de la monda ekonomio per rekomendo kaj novigo, liveros novajn solvojn al diversaj malfaciloj en ekonomia kaj financa kampoj per struktura reformo, kaj malfermos novan perspektivon per disvolvado kaj kunlaboro por efektivigi la tutmondan tagordon de daŭripova disvolvado antaŭ 2030.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments