El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguro de Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj

| 2016-08-08
Bookmark and Share

 

    Multaj homoj komencis reekzameni la Rio-de-Ĵanejrajn Olimpikojn kaj denove koni Brazilon per la inaŭguro de la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj.

 

    Antaŭ la inaŭguro, Rio havis multajn ŝancojn por montri la proverbon "komenco bona -- laboro duona", tamen la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj estis taksataj la plej malfidindaj pro prokrastiĝo de konstruado de stadionoj kaj sekureca problemo. Jes, la inaŭguro de la Olimpikoj lasas homojn denove koni Brazilon kaj kompreni la proverbon "komenco bona -- laboro duona" pro la sukcesa inaŭguro.

 

    Homoj rememoros du vizaĝojn kaj aron da figuroj en la inaŭguro.

 

 

    Unue estas Gisele Bündchen. Ŝia apero ja altiris rigardojn de ĉiuj spektantoj. Ŝi sola marŝis en la stadiono Maracanã, tamen ŝia atmosfero tuj plenigis la tutan stadionon. Krome, la konata kanto Knabino el Ipanema kun ŝia apero pensigis la spektantojn pri la brazila muziko kaj la fontoj de la brazila kulturo.

 

 

    Due estas la torĉisto Vanderlei Cordeiro de Lima. Eble malmultaj konas la nomon. Li estas tiu, kiu estis intence malhelpita, kiam li estis proksima al la ĉampioneco de maratono en Atenaj Olimpikoj. Post 12 jaroj li havis la honoron ekbruligi la olimpikan flamon. Ĉu ni devas montri respekton al la torĉisto elektita en humana maniero?

 

 

    Fine estas la brazilaj spektantoj. Certe, nenia organizado aŭ provludo estis farita por ili, tamen ili agis kiel defendantoj de pozitiva energio. Ĉu post la inaŭguro ankoraŭ iu intence troigos la sekurecan problemon kaj neglekton en konstruado?

 

    La inaŭguro trankviligis la zorgantojn kaj dubantojn pri Rio. Nun la peniga preparo de la Olimpikoj jam finiĝis, kaj sekve Rio kaj eĉ Brazilo devas atesti al la tuta mondo la ĝustan elekton de Rio kiel gastiganto de la Olimpikoj per sia kultura memfido kaj efektivaj agoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments