El Popola Ĉinio>头条新闻>

Novaj teknikoj en la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj(1)

| 2016-08-08
Bookmark and Share

    La 6-an de aŭgusto, la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj estis grandioze malfermitaj. Krom areno de konkursaj sportoj, kiuj sekvas la olimpikan moton, la Olimpikoj estas ankaŭ areno, kie aperas diversaj altnivelaj teknikoj. Fakte, la modernaj Olimpikoj estas delonge ne nur areno de konkursaj sportoj, sed ankaŭ tiu de avangardaj teknikoj.

 

    Elektronika saĝceltabulo kaj fotilo por prijuĝo per foto

 

 

    Ekde la Olimpikoj en Rio, la elektronikaj saĝceltabuloj anstataŭas la nudajn okulojn de juĝistoj en arkpafado, kio plibonigas la precizecon de la juĝoj. Du legiloj de la nova celtabulo povas distingi interspacon de 0.2 mm, kiun la homaj okuloj ne povas percepti. La aparato povas montri la rezulton en unu sekundo, tial atletoj ne plu devas atendi maltrankvile anoncon de la rezulto sed koncentriĝi al la sekva arkpafado.

 

    Samtempe, la efikeco de mezurbloko por ekkuro estas ankaŭ plibonigita, tiel ke juĝo pri falsigita starto fariĝis pli strikta. Estas krome speciala fotilo por prijuĝo per foto disponigita ĉe la cellinio. Ĝi povas kapti 10 000 fotojn por ĉiu sekundo, kaj donas pruvon al juĝistoj por pli precize juĝi la vicon laŭ kiu la konkursantaj atletoj atingas la celon.

 

    Tute nova sperto dank' al VR-tekniko

 

 

    VR (virtuala realaĵo), jam tre populara tekniko dum la lastaj du jaroj, estas por la unua fojo aplikata en la Olimpikoj, kaj altiras grandan atenton de la publiko.

 

    En marto 2016 la Olimpika Elsenda Servo (OES) konfirmis, ke ekde la brazilaj Olimpikoj ĉi-jare oni ekuzos teknikon de virtuala realaĵo por elsendoj de la Olimpikaj ludoj. En la ĉi-fojaj Olimpikoj krom la malferma kaj ferma ceremonioj, ĉiutage unu elektita konkurso estas elsendata per VR, kio permesas al la spektantoj elŝuti videojn liveritajn de OES kaj rigardi ilin eĉ post la fino de la koncernaj konkursoj.

 

    Pojnobendo Whoop Strap 2.0

 

 

    Kvankam inteligentaj pojnobendoj estas popularaj en la ĉi-fojaj Olimpikoj, la pojnobendo Whoop Strap 2.0, speciale produktita por profesiaj atletoj, analizas diversajn kondiĉojn de la portanto, ekzemple, kapablo de adaptiĝo, tempo necesa por reakiri forton post sportado, korritmo kaj dormo. Ankaŭ Ryan Lochte, fama usona naĝisto, ĝin surhavas.

 

Redaktoro: Kang Caiqi,Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments