La unua subĉiela aerpurigilo en la mondo -- "Turo" por purigi fumnebulon
Laŭ raporto de la retejo de la ĉina tagĵurnalo Cankao Xiaoxi en la 5-a de aŭgusto, Daan Roosegaarde, nederlanda desegnisto, trovis la problemon de fumnebulo en Pekino antaŭ du jaroj. Do li kun sia teamo kreis la unuan subĉielan aerpurigilon en la mondo -- "Turo" por purigi fumnebulon.
Daan Roosegaarde diris: "La funkcia principo de la 'turo' estas malsama ol tiu de ordinara aerpurigilo en ĉambro. En la interno de la "turo" estas multfunkcia polvosuĉilo, kio suĉas fumnebulon per elektronikaj teknikoj kaj elfiltras malutilajn polverojn el fumnebulo. Fine el la 'turo' eliras purigita aero."
Redaktoro: Han Xin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat