Malkovri la plej belan Internan Mongolion

| 2016-08-08
Bookmark and Share

    Parolante pri Interna Mongolio, oni unue pensas pri kvieta prerio senlima kie paŝtiĝas gregoj da bovoj kaj ŝafoj. Oni devas diri, ke la etoso sur prerio vere estas la plej vaste konata el la ĉarmaj trajtoj de Interna Mongolio.

 

    Ni ekveturis de Pekino laŭ la vojo rekta al la nordo. Unue ni atingis la stepon Bashang. Tiam estis somero. Rigardante antaŭen, ni vidis belajn lagon kaj riveron, prosperan herbejon, diversajn konkure pompantajn florojn kaj grandan aron da kolzoj en malproksimo.

 

    La stepo Bashang konsistas el arbaroj kaj herbejoj. Tie ĉarmas vastaj betularoj. En aŭtuno, la loko iĝas paradizo por fotistoj.

 

    Dong Ujimqin situas en nordorienta parto de la urbo Xilin Gol de Interna Mongolio, je 850 kilometroj for de Pekino, kaj norde najbaras al Mongolio. Dong Ujimqin areas 47 000 kvadratajn kilometrojn, el kiuj 40 061 kvadrataj kilometroj estas paŝtejo. Tie ne troviĝas betularo, sed etendiĝas senlima herbejo kunligiĝanta kun la fora ĉielo.

 

    Daŭre veturante al la nordo, ni venis al la prerio Hulun Buir, kiu etendiĝas en nordorienta parto de Interna Mongolio. Tie belas la lagoj Hulun kaj Buir, el ili la prerio prenas sian nomon. Hulun Buir, unu el la tri plej grandaj prerioj en la mondo, areas ĉirkaŭ 250 mil kvadratajn kilometrojn. Tra tiu vasta prerio zigzage fluas la rivero Argun.

 

    Hulun Buir estas rigardata kiel la plej granda kaj la plej bone konservata prerio en la nuna Ĉinio. Kompare kun la supre menciitaj du stepoj, ĝi estas vastega kaj ĝuas la reputacion kiel "Berilo en la nordo de la lando".

 

    La vetero sur la prerio ĉiam ŝanĝiĝas abrupte. 10 minutojn antaŭe, gregoj da bovoj ankoraŭ malrapide sin paŝtis, sen ajna signo de tempesto, kaj 10 minutojn poste, pluvego torentis al la prerio.

 

    La rivero Argun en norda parto de la prerio Hulun Buir servas kiel landlimo inter Ĉinio kaj Rusio. Borde de la rivero, gregoj da bovoj hejmenrevenantaj levis polvon kaj kreis scenon ege spektaklan.

 

    En la kontraŭa bordo de la rivero Argun estas rusa vilaĝo, tie rusaj paŝtistoj jam ellitiĝis por paŝtado.

 

    Ĉiutage vakeroj tie paŝtas ĉevalojn kaj ilin lavas. Ĝojaj, ili laŭte kantas sur vasta herbejo, kia feliĉo!

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments