El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komenciita la unua ĉirkaŭtergloba flugado de Ĉinio

| 2016-08-09
Bookmark and Share

    Laŭ donitaĵo de la monda organizo pri ĉirkaŭtergloba flugado, ĝis nun pli ol 350 malpezaj aviadiloj plenumis ĉirkaŭtergloban flugadon, tamen neniu el ili ekflugis el Ĉinio.

 

 

    La 5-persona flugteamo reskribos la donitaĵon per flugado de 40 mil kilometroj dum 58 tagoj.

 

 

    Je la 1-a horo posttagmeze de la 7-a de aŭgusto, ekflugis el la Internacia Flughaveno de Pekino la unumotora turbinhelica aviadilo TBM700 pilotata de Zhang Bo, kiu naskiĝis dum la 1960-aj jaroj, entenante raportiston Yang Deling, kiu naskiĝis dum la 1960-aj jaroj, maŝiniston Orwell Jager, kiu naskiĝis dum la 1940-aj jaroj, interpretiston Liu Kexin, kiu naskiĝis dum la 1990-aj jaroj, kaj inĝenieron Feng Guoxuan, kiu naskiĝis dum la 1980-aj jaroj, kaj komencis la unuan ĉirkaŭtergloban flugadon de Ĉinio.

 

    Laŭ difino de la monda organizo pri ĉirkaŭtergloba flugado, "ĉirkaŭtergloba flugado" signifas, ke la aviadilo, veturigata de sola piloto, devas ekflugi en iu loko kaj reveni tien post flugado tra la meridianoj kaj rondflugado ĉirkaŭ la Tero, kaj ĝia flugdistanco devas superi la longecon de la tropikoj de Kaprikorno kaj Kankro.

 

    "Ĉirkaŭtergloba flugado estas revo de ĉiu piloto kaj flug-amatoro en la mondo." Zhang Bo diris, ke la ĉi-foja flugado, kun la temo "Flugu kun la revo", estas por realigi la revon ne nur la sian, sed ankaŭ la ŝtatan kaj la nacian.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments