El Popola Ĉinio>头条新闻>

Novaj teknikoj en la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj(2)

| 2016-08-09
Bookmark and Share

Oni povas facile butikumi kaj pagi per ringo de VISA-kreditkarto.

 

 

    Surprize simpla estas la dezajno de ringo por pago de VISA-kreditkarto, kiu utiligas la teknikon de sendrata "komunikado en proksima kampo". La eksteraĵo de la ringo estas farita el ceramiko en nigro kaj blanko, kaj en la ringo estas muntitaj integrita cirkvito por sekureco nomata "modulo por fidata platformo" kaj malgranda anteno. Laŭraporte, la ringo de VISA uzas ciferecan ĵetonon por registri konfidencajn informojn, portas integritan cirkviton fabrikitan de Gemalto, fama kompanio pri informadika sekureco, kaj utiligas "komunikadon en proksima kampo". Pro tio ĝi povas efektivigi pagon senkontaktan. Plie, ĝi ne uzas pilon nek bezonas ŝargadon de elektro, estas akvo-rezista kaj uzebla ĉe akvo profunda je 50 metroj. Tial elirinte el naĝejo atleto kun la ringo povas rekte iri al butikumado. Portante tiun ringon oni ne bezonas poŝtelefonon, nek monujon, nek pilon. Pago povas esti kompletigita nur per skuado de fingro.

 
Konstumo kontraŭ ZikaKonstumo kontraŭ Zika
 
 

    La atletoj partoprenantaj en la ĉi-jaraj Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj ne nur devas lukti kontraŭ rivaloj sed ankaŭ kontraŭ insektoj kaj bakterioj en la aero kaj akvo.

 

    Kun la helpo de Filadelfia-Universitato, la usona olimpika teamo pri remado komencis uzi novan kontraŭbakterian kostumon, kies produktadon ebligis fibro-miksa tekniko. La senkudra kaj kontraŭbakteria materialo de la nova vesto provizas la atletojn per kroma protekto kontraŭ kloakaĵo. Kvankam akvo ne povas trapenetri la veston, tamen ŝvito povas esti bone ellasita tra ĝi. Sed ĝi ne povas tute garantii sekurecon de la atletoj, ĉar iliaj brakoj, brusto, dorso kaj kapo restas eksponataj al akvo.

 

Redaktoro: Kang Caiqi / Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments