El Popola Ĉinio>头条新闻>

Surstrataj artistoj profitas de la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj

| 2016-08-09
Bookmark and Share

    La retejo http://www.br-cn.com/ raportis, ke lastatempe multe da brazilaj artistoj faras prezentadon apud la Muzeo de Morgaŭo sur la placo Maua en Rio-de-Ĵanejro, urbo de la ĉi-jaraj Olimpikoj.

 


32-jara brazila artisto Raquel Poti opinias, ke la Olimpikoj proponis la vivmanieron kombinantan sporton, kulturon kaj edukon. (dokumenta foto)
 

    Por gajni aldonan enspezon, 41-jara Wajir ekveturis de la distrikto CAMPOS je la 5-a horo kaj komencis sian 12-horan prezentadon je la 10-a matene. Intertempe li klaŭnis kaj prezentis cirkaĵojn.

 

    "Mi laboras kiel surstrata artisto jam 10 jarojn kaj antaŭe neniam gajnis tiom multe da mono. Mi esperas, ke Rio gastigos la Olimpikojn ĉiujare. Dank' al la subteno de la loka registaro, mi enspezas almenaŭ 400 realojn ĉiutage. Profitante de fremdlandaj turistoj mi gajnis 2 000 realojn en la vespero de la inaŭguro de la Olimpikoj. Pro tio mi tre ĝojas." Wajir diris: "Por redukti elspezon, mi kunportas akvon kaj manĝaĵon. Mi faras mian plejeblon por allogi eksterlandanojn. Mi kunportas manĝaĵon kaj malgrandan botelon da akvo. Se mi trinkus multe da akvo, mi devus multfoje iri al necesejo, kaj mia profito malkreskus."

 


Diverslandaj vizitantoj allogataj de la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj (dokumenta foto)
 

    Por mongajno Rougier, artisto de São Paulo, venis al Rio: "Rio estas turisto-plena, ĉi tie mi povas gajni pli multe da mono." Li diris, ke lia prezentado ne tre plaĉas al brazilanoj, sed al fremdlandaj turistoj, dank' al tiuj, li gajnis 300 realojn en unu mateno.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments