El Popola Ĉinio>头条新闻>

Novaj teknikoj en la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj (3)

| 2016-08-10
Bookmark and Share

    Roboto servanta kiel policisto en forigo de bombo kaj gvido de homoj

 

 

    Kvankam estas riproĉoj al ne sufiĉe garantiataj rimedoj por sekureco de la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj, la brazila registaro jam en 2013 aĉetis nombron da policisto-robotoj iRobot 510 kontraŭ 4.2 milionoj da pundoj, kiel parto de rimedoj por sekureco cirkaŭ la olimpika areno.

 

    iRobot 510, regata de malproksimo, estas kreita de iRobot, fama usona entrepreno specialiĝinta en robotoj. Kun la pezo de 18 kilogramoj, ĝi havas 4 fotilojn kaj flekseblajn brakojn, kies longeco ŝanĝiĝas de 41 cm. ĝis 221 cm. kaj kiuj povas levi objekton pezan je 13 kilogramoj.

 

    iRobot 510, jam aplikita en la iraka milito, estas kompetenta en itinera navigado kaj serĉado de objektoj suspektataj kiel eksplodaĵoj. Unu el ĝiaj avantaĝoj estas, ke ĝi povas samtempe trakti multajn taskojn kaj tio estas jam provita dum la milito.

 

    Krome, laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 31-a de julio, ĝi jam estis uzita de la brazila polico por eksplodigi suspektindan objekton en la stadiono Maracana dum la kostumprovo de la inaŭguro de la ĉi-fojaj Olimpikoj.

 

    HDTV-tekniko kun alta difino de 8K

 

 

    Por kontentigi la bezonon de parto da spektantoj por klareco, iuj programeroj de la ĉi-fojaj Olimpikoj estas prove elsendataj en Japanio per la elsendotekniko kun la ekstreme klara kaj alta difino de 8K. La elsendanta flanko elektas 130 fragmentojn el 7 000-horaj realtempe faritaj elsendoj kaj transformos ilin en la ekstreme klaran version kun la difino de 8K.

 

    "Agl-okula" filmoripeto

 

 

    En la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj estas por la unua fojo aplikata la tekniko de filmoripeto en la matĉoj de volejbolo. Kiam iu sportisto submetas defion al donita puno, la dua juĝisto publike montros filmeton de la koncernaj momentoj kaj determinos ĉiujn defiajn punktoj.

 

    Panoramaj strataj bildoj kun spekta angulo de 360 gradoj

 

 

    Google sendis grupon da laborantoj al la kvartaloj ĉirkaŭ la Olimpika areo por kapti panoramajn stratajn bildojn kun la spekta angulo de 360 gradoj, kiuj estas indikataj ankaŭ en Google-mapo. Rezulte ankaŭ tiuj, kiuj ne povas persone veni por spekti la Olimpikajn ludojn, povas ĝui per tiu ĉi rimedo la lokan atmosferon.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan / Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments