El Popola Ĉinio>头条新闻>

G20 utilos al kunligo de ĉina "nova normala stato" kun la mondo

| 2016-08-10
Bookmark and Share

 

    Bai Ming, vicdirektoro pri esplorado de internacia merkato de la Instituto pri Internacia Komerco kaj Ekonomia Kunlaboro de la Ministerio de Komerco de Ĉinio, opinias, ke la struktura reformado proponita de G20 grand-grade enkorpigis la volon de Ĉinio. Toleremo, Interkomunikado kaj Renovigo, ĉeftemo de la pintkunveno de G20 okazonta en Hangzhou, enkorpigis ankaŭ peticiojn de Ĉinio. Tamen tiuj peticioj estas bezonataj ne nur de Ĉinio, sed ankaŭ de aliaj landoj, al kiuj ili alportos ŝancojn.

 

    En la estonteco la monda ekonomio alfrontos multe da transformoj. Ĉinio devas ludi gravan rolon en la kvara industria revolucio, nomita ankaŭ inteligenta revolucio. La naŭ strukturaj reformoj proponitaj de Ĉinio konformas al la postulo de la struktura reformado de Ĉinio, celante realigi transformiĝon de elemento-funkciigo kaj kapitalo-funkciigo al renovigo-funkciigo, la nova normala stato de la ĉina ekonomio. Kelkaj landoj havas antaŭjuĝon kontraŭ Ĉinio, opiniante ke Ĉinio serĉas sian disvolvadon per okupado de aliaj landoj. La pintkunveno de G20 starigos platformon por diversaj landoj prezenti siajn volojn kaj trovi la plej grandan komunan divizoron de interesoj. Kvankam tiuj landoj eventuale ne povos profiti la plej grandajn interesojn, kiujn ili deziras, tamen ili almenaŭ povos kunlabori.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments