Olimpikoj: kiujn mesaĝojn Brazilo kaj Ĉinio povas doni al la mondo?

| 2016-08-10
Bookmark and Share

    Olimpikoj en Brazilo portis al mi en Ĉinio la ĝojon renkonti mian samlandanon Evandro Carvalho, profesoro pri internacia juro en Rio-de-Ĵanejro, kaj redaktoro de la revuo China Hoje (Hodiaŭa Ĉinio). Lia prelego estis tre interesa kaj laŭdinda, ĉefe pro la fakto, ke li elstare klarigis al ĉinoj pri la nuntempa politika situacio de Brazilo kaj ankaŭ pri Rio-de-Ĵanejro rilate al sekureco, infrastrukturo, efektivaj plibonigoj en la urbo danke al la Olimpikoj, ktp. Tiuj temoj estas malfacile klarigeblaj al eksterlandanoj, sed li, per tre bone organizita prelego sukcesis tion fari.

 


Futbala matĉo inter Brazilo kaj Ĉinio en la unua tago de Olimpikoj

 

    Li komencis la prelegon atentigante pri la unua sporta aktivaĵo de la Olimpikoj, okazinta ĵus antaŭ kelkaj horoj: virina futbalmatĉo inter Brazilo kaj Ĉinio. Li profitis tiun interesan koincidon por rakonti, ke plejmulto de la brazilanoj kredas ke Ĉinio finos la Olimpikojn en la unua pozicio en la medalrango.

 

    Olimpikoj por unua fojo okazas en Brazilo, rezulte de la granda internacia prestiĝo konkerita de la lando dum la lastaj 15 jaroj. En oktobro 2009, Rio-de-Ĵanejro estis elektita por gastigi la Olimpikojn, ricevinte 66 voĉojn kontraŭ 32 por Madrido en la lasta baloto. La plaĝo Copacabana plenpleniĝis de homoj festantaj la elekton, la etoso estis bonega kaj ĉiuj estis vetantaj en mirinda evento. Tiama prezidento Lula da Silva deklaris: "Olimpikoj en Rio estos memorindaj, plenaj de magio kaj pasio de la brazila popolo".

 


Brazila delegacio festas la elekton de Rio-de-Ĵanejro por gastigi la Olimpikojn en 2016

 

    Olimpikoj alvenis en bedaŭrinda momento por la lando, kiun, laŭ mia opinio, eĉ la plej pesimista homo neniam povus imagi en 2009. Evandro atentis pri la politika krizo, kiu profundigas la ekonomian malkreskon, kaj tio kreas ondon de pesimismo kaj skeptikeco. La eks-prezidento Lula, ĉefrespondeculo pri la elekto de Brazilo kiel gastiglando de la Olimpikoj, suferas persekutadon jam de jaroj kaj antaŭ ne longe denuncis al komisiono de Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj la malobservon de siaj rajtoj fare de sektoroj de la brazila justico. Laŭ la eminenta juĝisto Celso Bandeira de Mello, justico fariĝis ilo de milito inter politikaj partioj kaj UN devos decidi favore al Lula kaj riproĉi Brazilon pro tiu miskonduto.

 


Polico dum pafado en Rio-de-Ĵanejro: sekureco dum la Olimpikoj atentigas ĉinajn ĵurnalistojn

 

    Ĉinaj ĵurnalistoj spektantaj la prelegon sin montris speciale interesataj pri la sekureco en Rio-de-Ĵanejro, afero komprenebla post la reperkuto en Ĉinio de krimoj kontraŭ ĉinaj turistoj kaj membroj de la ĉina delegitaro sendita al la Olimpikoj. Evandro, tamen, kun malĝojo klarigis, ke tio, kio tristigas lin en nuntempa Brazilo ne estas la krimoj, delonga problemo de Brazilo, sed nova problemo: la kresko de malamo kaj diskriminacio, kiu rezultas en perforto kontraŭ nigrohaŭtaj homoj, virinoj, samseksemuloj, sekvantoj de afrikaj religioj kaj homoj maldekstre orientitaj politike. Diskriminacio ĉiam ekzistis en Brazila socio, sed tiu ondo de perforto estas novaĵo.

 

    Sed Evandro ankaŭ prezentis bonajn aferojn: en Brazilo ekzistas la diraĵo "ĉio finiĝas en karnavalo", alivorte, malgraŭ ĉiuj problemoj, finfine ĉio solviĝas. Brazilano bone kunvivas kun la malfacilaĵoj kaj per kreemo kaj espero sukcesas transpasi la malfacilaĵojn. Brazilano scipovas improvizi, eĉ se tempo malabundas, estas alkutimiĝinta al urĝo kaj necerteco. Brazilanoj estas ĉiam optimismaj pri la estonteco. Sekve, Brazilanoj per Olimpikoj povas transdoni al la mondo la jenan mesaĝon: ĉiuj problemoj solviĝos por nia komuna bono, estu optimisma por la estonteco kaj havu esperon, sed sen ignoro de malfacilaĵoj.

 


Brazilaj kaj ĉinaj spektantoj de la Olimpikoj: paco kaj amikeco

 

    La animo de Olimpikoj estas la atletoj kaj la homoj, kiuj iras al stadionoj por spekti la eventon. Multaj el tiuj homoj estas ĉinoj, do ankaŭ Ĉinio povas kontribui por la mesaĝo de tiuj ĉi Olimpikoj. Sed kiun mesaĝon Ĉinio povas transdoni al la mondo per Olimpikoj en Rio?

 

    La solena malfermo de la Olimpikoj en Pekino, en 2008, montris al la mondo la mirindan kapablon de ĉinoj pri organizado, disciplino kaj sinkroneco. Ĉinio prosperas surbaze de du esencaj elementoj: la longa historio kaj memstareco de la lando kaj la disciplino de ĝia popolo, sekve, en tiu ĉi aspekto Ĉinio sin montras kiel malo de Brazilo.

 

    Tamen, eksterlandano en Ĉinio spertas alian realon, malsama ol tiu, kiun oni vidis en la televido en 2008: estas multe pli facile enamiĝi de la ĉiutaga Ĉinio, tra kiu cirkulas revoj kaj oni sentas homojn ĝuantaj la vivon, kiu miksas tre rigoran planadon kaj kaoson, tradicion kaj modernecon. Kiel ĉinaj tradicioj kontribuis por transformi la landon en sporta mondpotenco?

 


Parko en Pekino: unu el la multaj heredaĵoj de memorindaj Olimpikoj

 

    Oni diras, ke brazilanoj estas la plej bonaj en futbalo ĉar ili "naskiĝas kun pilko ĉe la piedo", t.e., praktikas tiun sporton ekde tre frua aĝo, kaj ankaŭ ĉar brazilanoj "naskiĝas kun sambo en la piedoj", t.e., brazilanoj lernas de sambo la korpajn movojn de brazilaj ludistoj, kiuj iras inter ludistoj de la alia teamo kvazaŭ dancante sambon kun la pilko. Tio estas nur stereotipo, sed iugrade prava: brazilano ŝuldas parton de sia talento en futbalo al sia propra kulturo. Kio pri ĉinaj atletoj? Ĉu ankaŭ ili ŝuldas al ĉinaj tradicioj?

 

    Tradicioj ĉiam restas en la vivo de popoloj, eĉ se en novaj formoj, kaj ĉina tradicia kulturo aprezas prizorgadon de mensa kaj fizika sano. Ĉu en tio troviĝas la sekreto de ĉinaj atletoj? Okcidentaj landoj aprezas ĉinan tradician kulturon, sed ne vidas lokon por ĝi en nia epoko, tamen sporto povas montri al la mondo kiel ĉinoj sukcesas kunigi modernecon kaj tradicion.

 

    Ankaŭ en ĉina tradicia sciaro troviĝas la esenco de Olimpikoj: celebri kaj konstrui la pacon kaj amikecon inter la popoloj de la mondo.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments