El Popola Ĉinio>头条新闻>

Granda pando Jia Jia aĝas 38 jarojn

| 2016-08-10
Bookmark and Share

 

    La 8an de aŭgusto en la hongkonga Oceana Parko la plej aĝa enfermita granda pando Jia Jia atingis la aĝon de 38 jaroj, ekvivalentan al la homa aĝo de 114 jaroj. Laŭ donitaĵoj de genealogio de la grandaj pandoj en 2013, estis entute 376 enfermitaj grandaj pandoj, interalie 10% estis maljunaj (pli ol 20 jaroj), kaj 5% -- en la aĝo de pli ol 25 jaroj. Jia Jia estas maljuna granda pando.

 

 

    Festo de naskiĝtago

 

    Krom Jia Jia, estis ankaŭ aliaj tri grandaj pandoj, kiuj kune festis sian naskiĝtagon. Iu fama glaciaĵa firmao donacis al ili kvar grandajn glaciaĵajn kukojn, konsistantajn el fruktoj, altfibra biskvito kaj aliaj krudmaterialoj, ŝatataj de grandaj pandoj.

 

 

    Luksa domo

 

    Jia Jia kaj la alia maljuna granda pando An An loĝas en la Domo de Grandaj Pandoj en la Hongkonga Ĉevalvetkura Klubo. Troviĝas tie artefaritaj montetoj kaj arboj. Por havigi al ili freŝan medion, flegistoj ofte ŝanĝas la scenojn.

 

    Pro varma vetero Jia Jia havas sezonajn san-problemojn. Ŝi moviĝas kaj manĝas malmulte, kaj dormas sep horojn ĉiutage. Do, ŝi uzas medikamenton pro alta sangopremo.

 

 

    Pli da malsanoj

 

    La du grandaj pandoj maljuniĝas, kaj havas pli da malsanoj, inkluzive de hipertensio, dent-malsano, doloro ĉe artikoj, ascito kaj okul-malsano. Dent-malsano estas ofte trovebla ĉe grandaj pandoj maljunaj, kaj tio rekte influas ilian manĝadon de bambuo.

 

    En 2005 fakuloj diagnozis, ke Jia Jia suferas katarakton je la du okuloj. En la lastaj jaroj la malsano je la maldekstra okulo maturiĝis. Lastatempe oni trovis, ke kristalino en ŝia maldekstra okulo moviĝis. Ŝi bezonas okul-akvon, ĉar ŝi estas preskaŭ blinda, kaj povas nur senti lumon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments