El Popola Ĉinio>头条新闻>

Laŭdata en Taibei la ekspozicio pri terakotaj soldatoj kaj ĉevaloj

| 2016-08-11
Bookmark and Share


Ŝtona kiraso elterigita el la maŭzoleo de la unua imperiestro de Qin-dinastio en la urbo Xi'an de Shaanxi-provinco (fotita en la 9-a de aŭgusto en la Palaca Muzeo en Taibei).
 

    Estas konstante laŭdata la ekspozicio malfermita maje en la Palaca Muzeo en Taipei. Ĝi titoliĝas "Qin-dinastio kaj terakotoj: Speciala ekspozicio pri la kulturo de Qin-dinastio kaj ĝiaj terakotaj soldatoj kaj ĉevaloj", kaj amasigas la plej bonajn altvaloraĵojn de multaj arkeologiaj institucioj de ambaŭ bordoj de la Taiwan-a Markolo. La ekspozicio estas kune okazigata de la Palaca Muzeo en Taibei, la Muzeo pri Scienco kaj Teknologio en Taibei, la Shaanxi-a Populariga Centro de Kulturaj Heredaĵoj, la Shaanxi-a Centro de Donitaĵoj pri Kulturaj Relikvoj, kaj la entrepreno Komunikado de Multkomunikilaj Sferoj. Ĝi montras sume 300 kulturajn relikvojn el 189 grupoj da kolektoj el 20 arkeologiaj institucioj, el kiuj 37% estas en la unuaklasa protektado de la ŝtato. Prezentiĝas eĉ tiuj elfositaj en la lastaj jaroj, kaj multaj el ili estas por la unua fojo eksponataj en Taiwan.

 


Lifangzun (kvadrata vinujo), kreita dum la Okcidenta Zhou-dinastio kaj elterigita el la vilaĝo Licun en Meixian-gubernio, Shaanxi-provinco (fotita en la 9-a de aŭgusto)
 


Ora monstro, kreita en la lasta periodo de la Epoko de Militantaj Regnoj kaj elterigita en la vilaĝo Nalin Gaotu en Shenmu-gubernio, Shaanxi-provinco
 


Kaleŝo uzata de nobelo, kiu apartenis al unu el la okcidentaj klanoj en la lasta periodo de la Epoko de Militantaj Regnoj (restaŭrita modelo)
 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments