El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aŭstralia ekonomikisto: La nova kineta energio de la ĉina ekonomio antaŭenigos novan kreskadon de la monda ekonomio

| 2016-08-11
Bookmark and Share

 

    Intervjuite de raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo, aŭstralia ekonomikisto Guo Shengxiang diris, ke dum la pintkunveno de gvidantoj de G20 okazonta en Hangzhou, la nova ideo de Ĉinio pri kunlaborado kaj disvolvado espereble kondensos komunajn konojn kaj akcelos rapidan reprosperiĝon de la monda ekonomio; la nova kineta energio de la ĉina ekonomio certe antaŭenigos novan kreskadon de la monda ekonomio kaj kreos novajn ŝancojn por kunlaborado kaj kunprofitado de ĉinaj kaj alilandaj industrioj.

 

    Guo Shengxiang montris, ke la stabile disvolva tendenco de la ĉina ekonomio kaj la nova disvolvo-ideo kaj praktikado de la ĉina registaro havas gravan reprosperigan rolon kaj ekzemplan signifon por la monda ekonomio. Li diris, ke post okazo de la monda financa krizo, Ĉinio praktikis diversajn politikojn kaj rimedojn pri stabiligo de kreskado kaj akcelado de reformado, kiuj multe pliigis postuladon kaj provizadon de la mondo kaj faris grandan kontribuon por stabiligi la mondan ekonomion.

 

    Guo Shengxiang diris, ke la ĉeftemo de la pintkunveno de G20 "Krei Renovigan, Viglan, Kunagadan kaj Tolereman Mondan Ekonomion", esprimas klaran sigelon de Ĉinio kaj trajton de la nova epoko. Li opinias, ke la atendata pintkunveno espereble prezentos bonajn proponojn por akceli reprosperiĝon de la monda ekonomio.

 

    Li montris ankaŭ, ke la nova ideo de Ĉinio pri disvolvado kaj rilata praktikado utilas al la sana kaj ekvilibra disvolvado de la ĉina ekonomio, ankaŭ al kunlaborado kaj kunprofitado de Ĉinio kaj aliaj landoj, kaj aldonos novan movforton al la monda ekonomio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments