Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

La opero Makbeto prezentota en la ĉina Nacia Centro por Prezentaj Artoj

| 2016-08-11
Bookmark and Share

 

    La 9-an de aŭgusto, la ĉina Nacia Centro por Prezentaj Artoj anoncis, ke de la 7-a ĝis la 11-a de septembro ĝi okazigos novan prezentadon de la opero Makbeto memore al la 400-a datreveno de la forpaso de Ŝekspiro. La centro invitos José Plácido Domingo Embil, "la reĝo de la opero", por ludi la ĉefrolon. Estas invitotaj ankaŭ Daniel Oren, mondfama dirigento, por konduki orkestron, kaj Hugo de Ana, mondfama opera direktoro kaj sceneja dezajnisto, por reĝisorado de la opero kaj dezajnado de la scenejo kaj la kostumoj.

 

    Por Plácido Domingo la aperado en Makbeto ĉi-foje estas la tria fojo, ke li ludos klasikan baritonan rolon laŭ komponaĵo de la itala komponisto Giuseppe Verdi ĉe la Nacia Centro por Prezentaj Artoj, kie li jam ludis tian rolon en la operoj Nabucco kaj Simon Boccanegra.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments