El Popola Ĉinio>头条新闻>

Filipina prezidento refoje kritikis usonan ambasadoron pro lia interveno en filipinajn aferojn

| 2016-08-11
Bookmark and Share


Filipina prezidento Rodrigo Duterte
 

    La 10-an de aŭgusto, filipina prezidento Rodrigo Duterte rifuzis pardonpeton pro sia kondamno kontraŭ Philip Goldberg, usona ambasadoro en Filipinoj, kaj refoje kritikis lin pro liaj interveno en filipinajn aferojn kaj senrespondecaj rimarkoj dum elektado de filipina prezidento.

 

    En la sama tago, Duterte emfazis en kazerno, sude de Filipinoj, ke la faro de Goldberg ja estas "tre nekonvena". Li diris: "Goldberg ne devis enmiksi sin en niajn aferojn."

 

    En la pasinta aprilo, dum elektado de filipina prezidento, Goldberg riproĉis Duterte pro homrajta problemo. Poste inter ili okazis intensa vort-batalo. Duterte esprimis sian fortan malkontenton kontraŭ Goldberg pro lia interveno en la elektadon kaj eĉ minacis rompi la diplomatiajn rilatojn kun Usono post sia prezidentiĝo. La 5-an de aŭĝusto Duterte refoje menciis tiun aferon kaj refoje esprimis sian malkontenton pri tio. Li kritikis Goldberg pro lia interveno en internajn aferojn de Filipinoj, eĉ per humiligaj vortoj.

 

    La 8-an de aŭgusto, Elizabeth Trudeau, proparolanto de la Ŝtata Departemento de Usono, diris, ke tiu-tage la usona flanko vokis la komisiiton de Filipinoj en Usono kaj postulis Filipinojn klarigi la dirojn pri insultado de filipina prezidento al usona ambasadoro. La voko estis agnoskita de Charles Jose, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Filipinoj. Tamen li diris, ke la Ŝtata Departemento de Usono invitis la komisiiton por diskuti pri la rilatoj inter Filipinoj kaj Usono.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments