Ĉina Valentena Tago

| 2016-08-11
Bookmark and Share

    Ĉinoj festas Valentenan tagon je la sepa tago de la sepa monato laŭ ĉina luna kalendaro. Mi unuafoje spertis tiun daton kaj fariĝis scivolema pri tio. El Popola Ĉinio aperigis novaĵon pri tio, sed sen klarigo de kialo de tiu festo.

 

 

    Por mi estas stranga afero la nomo Valentena, kompreneble prunteprenita el la angla per la impono de usona kulturo tra la mondo pere de anglalingvaj lernejoj, Disney, Holywood, ktp. Fakto estas, ke la nomo Valenteno rilatas al katolika sanktulo, episkopo en la Romia Imperio, kiu ignoris ordonon de la imperiestro malpermesi geedziĝojn pro la bezono de fraŭloj por milito. Li sekrete okazigis geedziĝojn, sed finfine estis arestita kaj ricevis mortpunon. Kompreneble neniu rilato al Ĉinio.

 

    Sed la informo pri la sepa tago de la sepa monato kaptis mian atenton: mi antaŭ kelkaj jaroj legis pri bela ĉina rakonto kiu mencias tiun daton: temas pri eta teksto aperigita en la libro La Idoj de la Tagoj, de unu el miaj plej ŝatataj verkistoj, Eduardo Galeano.

 

    Eldonita hispanlingve en 2012, La Idoj de la Tagoj konsistas de 365 malgrandaj rakontoj, unu po tago de la jaro, kaj mi retrovis mian esperantigon de la rakonto pri tiu speciala dato en Ĉinio, kiu ne rilatas al Sankta Valenteno, sed al tre bela (kaj trista) amrakonto. Mi trovis en interreto plurajn versiojn de la rakonto, sed daŭre preferas tiun rakontita de Galeano kaj esperantigita de mi:

 

    La geamantoj

 

    Tiu rakonto komenciĝas kiam la dioj, enviantaj la homajn pasiojn, punis Zhi Nu, la teksistino, kaj ŝia amanto, kies nomo estis Niu Lang. La dioj fortranĉis la brakumon, kiu unuigis la paron, kaj ilin kondamnis al soleco. Ekde tiam, ili vivas apartigitaj de la Lakta Vojo, la granda surĉiela rivero, kiun ili ne povas transpasi.

 

    Sed unufoje jare, kaj dum ununura nokto, la sepa nokto de la sepa monato, povas renkontiĝi la malrenkontigitoj.

 

    La pigoj helpas. Kunigante siajn flugilojn, ili faras ponton je la nokto de la renkontiĝo.

 

    La teksistinoj, la brodistinoj kaj la tajlorinoj de la tuta Ĉinio pledas por ke ne estu pluvo.

 

    Se ne pluvas, la teksistino Zhi Nu sekvas la vojon. La vestaĵo kiun ŝi vestas, kaj baldaŭ elmetos, estas kreaĵo de ŝiaj lertaj manoj.

 

    Sed se pluvas, la pigoj ne helpas, en ĉielo ne estas ponto por kunigi la malkunigitojn kaj sur la Tero ne estas festo por festi la artojn pri amo kaj kudrado.

 

    Post tiu bela rakonto, mi aldonas gravan informon: hieraŭ, la naŭan de aŭgusto, oni festis la Ĉinan Valentenan Tagon (kial ne Zhi-Nu-tago?), kaj estis bela blua ĉielo. Ĉi jare la geamantoj renkontis unu la alian.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments