El Popola Ĉinio>头条新闻>

La refaritaj naciaj flagoj de Ĉinio survoje al Rio-de-Ĵanejro

| 2016-08-12
Bookmark and Share

 

    La 10-an de aŭgusto, la ĉinaj ambasadorejo kaj konsulejo en Brazilo anoncis, ke, post la eltrovo de desegno-eraro en la naciaj flagoj de Ĉinio uzataj ĉe la premidonaj ceremonioj de la ĉi-fojaj Olimpikoj, la Ĉina Olimpika Komitato interkonsiliĝis kun la Organiza Komitato de la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj kaj ripete prezentis al ĝi fortan postulon, tiel ke oni fine konsentis refari la naciajn flagojn de Ĉinio uzatajn ĉe la premidonaj ceremonioj.

 

    La triapartia entrepreno, (ne temas pri ĉina entrepreno), al kiu la Organiza Komitato de la ĉi-fojaj Olimpikoj komisiis la produktadon de la naciaj flagoj, estas en la brazila subŝtato de San-Paŭlo kaj je ĉirkaŭ 75 km. for de la urbo San-Paŭlo. La ĝenerala konsulejo de Ĉinio en San-Paŭlo sendis specialistojn al la kompanio por urĝi kiel eble plej rapide fini la refaradon de la ĉinaj flagoj. Post 30-hora kromlaborado, la fabrikantoj finis la produktadon de la refaritaj flagoj kaj ekspedis ilin al la Olimpika areno. Oni tre rapide finis la laboron por kiu normale necesus 4-5 tagoj.

 

    Song Yang, ĝenerala konsulo de Ĉinio en Rio komentis, ke li esperas vidi la nacian flagon de Ĉinio levitan plu dum la ĉi-fojaj Olimpikoj pro la daŭraj sukcesoj de la ĉinaj sportistoj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments