El Popola Ĉinio>头条新闻>

Moskitovualo kaj kupado furoras en Rio-de-Ĵanejaj Olimpikoj

| 2016-08-12
Bookmark and Share

 

    Ekde la lasta jaro en Brazilo propagiĝas Zika-viruso, kaj la moskito-portanta viruso maltrankviligas sportistojn en la Rio-de-Janejraj Olimpikoj. Tamen ĉinaj sportistoj uzas moskitovualon por memprotekto, kio altiras atenton de fremdlandanoj. Multaj diris, ke ili deziras aĉeti la magian ilon.

 

 

    Krom moskitovualo, furoras en Rio ankaŭ kupado, tradicia ĉina terapio. Kvankam la terapio jam disvastiĝis tutmonde, ĉi-foje ĝi denove altiras multajn atentojn. Sur la korpoj de multaj fremdlandaj sportistoj estas videblaj signoj de kupado. Ĝi estas populara, ĉar ĝi povas malpliigi lacecon de sportistoj.

 

 

    Dum du semajnoj sportistoj havas altintensajn konkursojn kaj trejniĝon. Konservado de bona fizika stato estas nepra por la sportistoj kaj loĝistikaj teamoj. Moskitovualo kaj kupado multe helpas la sportistojn mildigi lacecon, tial ili estas furoraj en Rio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments