El Popola Ĉinio>头条新闻>

Du ĉinoj enviciĝis inter la unuaj 10 scienc-teknikaj riĉuloj de la mondo

| 2016-08-12
Bookmark and Share


Parto de enlistigitaj scienc-teknikaj riĉuloj kaj iliaj riĉaĵoj
 

    La 10-an de aŭĝusto la gazeto Forbes publikigis la Liston de la Tutmondaj Scienc-Teknikaj Riĉuloj. Ĉinaj Ma Yun, fondinto de interreta kompanio Alibaba, kaj Ma Huateng, fondinto de Tencent, respektive okupis la okan lokon kaj la naŭan.

 

Bill Gates estas la plej riĉa en la mondo

 

    Kun 78 miliardoj da usonaj dolaroj, Bill Gates, fondinto de la korporacio Microsoft, okupis la unuan lokon en la listo. Dum la lastaj pli ol 20 jaroj li ĉiam estis la plej riĉa en scienc-teknika kampo.

 

    La duan lokon okupis Jeff Bezos, fondinto de Amazon, la plej granda ret-komerca kompanio. En la pasinta jaro, lia neta kapitalo atingis 66.2 miliardojn da usonaj dolaroj, pliiĝis je 18.4 miliardoj da usonaj dolaroj kompare kun tiu en la antaŭa jaro.

 

19 ĉinoj estis enskribitaj en la liston

 

    Same kiel la pasinta jaro, inter la unuaj 100 scienc-teknikaj riĉuloj estas 51 usonanoj, el kiuj 8 enviciĝis inter la unuaj 10 riĉuloj. 37 scienc-teknikaj riĉuloj venas el Kalifornio de Usono. Laŭ la nombro de riĉuloj, post Usono estas Ĉinio, Kanado kaj Germanio.

 

    19 ĉinoj estis enskribitaj en la liston. La sumo de iliaj riĉaĵoj atingis 132.7 miliardojn da usonaj dolaroj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments