El Popola Ĉinio>头条新闻>

Edziniĝopeto en konkursejo

| 2016-08-15
Bookmark and Share

 

    La 14an de aŭgusto la ĉina sportisto Qin Kai faris geedziĝproponon al He Zi, tuj post ŝia akiro de la arĝenta medalo en la virina plonĝado de la tri-metra saltotabulo en la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj.

 

    Akvo-parko Maria Lenk ekbolis, kaj la tuta mondo komprenis la faron de Qin Kai. Lia ago surprizis la knabinon, tiel ke ŝi malantaŭeniris kelkajn paŝojn.

 

    Sub la ĉeesto de la publiko kaj en la akompano de krioj "edziniĝu al li", Qin Kai diris multon al He Zi, kaj poste li staris sur la genuo. Ĉiuj senpacience rigardis ilin. Qin Kai longdaŭre parolis, sed He Zi larmis anstataŭ respondi.

 

    Kion Qin Kai diris?

 

    "Mi esperas fari edziĝproponon al vi antaŭ la tuta mondo kaj ricevi bondezirojn de la tuta mondo. Mi neniel perdos la ŝancon montri mian amon. Mi volas frenezi unu fojon por la amo!" Qin Kai diris.

 

    He Zi fine konsentis la proponon, kaj akceptis la diamantan ringon. Ŝi estis pli bela en la brakoj de Qin Kai.

 

    "Mi tute ne atendis lian proponon. Mi ĵus finis la finalon kaj ĉiuj rigardis min. Mi estis embarasita." He Zi diris timeme.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments