El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Nova kaj plibonigita Lernu.net!

| 2016-08-16
Bookmark and Share

 

    La teamo de Lernu.net ĝojas anonci la plenan relanĉon de la paĝaro. La nova Lernu.net enhavas novan interesan kurson de Esperanto kun centoj da ekzercoj, ilustraĵoj kaj granda serĉebla biblioteko. La retejo estas plene modernigita kaj funkcias kun novaj retumiloj kaj retaj teknologioj, kiuj ne ekzistis kiam la antaŭa versio de la paĝaro estis lanĉita.

 

    La plena 26-leciona kurso de la nova paĝaro estas bazita je rakonto de konata verkisto Anna Löwenstein, kun ekzercoj de edukisto Birke Dockhorn. La kurso havas abundajn ekzercojn, ilustraĵojn, kaj sonojn, kaj sekvas la gvidliniojn de KER (Komuna Eŭropa Referenckadro) pri lingvolernado. La nova paĝaro ankaŭ enhavas detalan gramatikon de Esperanto kaj refaritajn foruman sistemon, vortarojn, kaj tradukilon. La teamo daŭre aldonas novajn materialojn kaj funkciojn al la nova paĝaro, do revizitu ĝin ofte por vidi la ŝanĝojn kaj plibonigojn! La Lernu-teamo ankaŭ serĉas tradukantojn por kompletigi la jamajn tradukojn de la paĝaro kaj aldoni novajn lingvojn; vi povas registriĝi kiel tradukanto ĉe lernu.traduko.net

 

    Bonvolu veni kaj konatiĝi kun la nova paĝaro!

 

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments