El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina studento fariĝis "Sinjoro de la Mondo"

| 2016-08-16
Bookmark and Share


Chang Zhousheng premiita per "Plej Bona Modo"
 

    Ĉina studento Chang Zhousheng, kiu naskiĝis en Hainan-provinco dum la 1990-aj jaroj kaj studas en Usono, partoprenis en la konkurso de "Sinjoro de la Mondo" 2016 okazinta julie en South Porto de Britio. Li estis elektita kiel unu el la unuaj 10 Sinjoroj de la Mondo kaj gajnis la premion "Plej Bona Modo". Tio estas la unua fojo por ĉino fariĝi unu el la unuaj 10 Sinjoroj de la Mondo. Antaŭ nelonge, en sia hejmloko, li ricevis intervjuon de raportisto de la retejo http://www.chinanews.com/. Li diris, ke la amo al la patrolando kaj devosento donis al li forton por luktado en la konkurso.

 


Chang Zhousheng
 

    "Dum la konkurso oni nomis la konkursantojn per iliaj ŝtatnomoj anstataŭ la propraj. Kiam oni vokis Ĉinion, en mia koro spontanee naskiĝis patriotismo. En la konkursejo mi reprezentis Ĉinion kaj Ĉinio estis mi."

 

    La Konkurso de Mondaj Sinjoroj, lanĉita en 1996 kaj okazanta en ĉiu 2-a jaro, estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj konkursoj pri elektado de belaj viroj en la mondo. Chang Zhousheng estis elektita el ĉ. 50 konkursantoj el 46 landoj post konkurado pri diversaj kapabloj, dancado kaj beleco de la korpo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments