El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Forpasis Paul Gubbins, la ĉefredaktoro de Monato

| 2016-08-17
Bookmark and Share


Paul Gubbins (dekstre) kaj la redaktoro en la 96a UK
 

    La 6-an de aŭgusto 2016, neatendite dum li dormis, forpasis Paul Gubbins en la aĝo de 66 jaroj. Li estis talentoriĉa verkisto, ĉefredaktoro de Monato, membro de la Akademio de Esperanto, kaj prezidinto de la Esperanto-Asocio de Britio.

 

    Paul Phillip Gubbins naskiĝis la 8an de novembro 1949 en Southport, nord-okcidenta Anglio, la sola infano de Ron kaj Nelta Gubbins. Li edukiĝis ĉe la Universitato de Manchester, kie li studis lingvojn, precipe la germanan. En 1977 li ekstudis ĉe Queen's University, Kanado, kie li la postan jaron doktoriĝis kun disertacio pri la 19a-jarcenta germana verkisto E.T.A. Hoffmann.

 

    Sian kernan kontribuon, laŭ mia takso, li faris en 2012, per la publikigo de la antologio Star in a Night Sky. Per tiu anglalingva libro li prezentis la Esperantan kulturan heredaĵon al la ĝenerala publiko. La eldonistoj Francis Boutle kontaktis lin por esplori pri la ebleco aldoni libron pri Esperanto en ĝia serio "Lesser Used Languages in Europe" kaj Paul tuj "faligis ĉion" (t.e. flankenmetis la aliajn verkataĵojn) por kompili kaj aranĝi tiun sian majstroverkon. En ĝi li elektis poemojn, prozon, eĉ traktaton kaj recepton, kaj prezentis ilin kun tradukoj en la angla (fare de pluraj kontribuintoj) kaj redaktorajn komentojn por prezenti la verkojn.

 

    Paul ekkontribuis al Monato jam en 1986, kaj ekrespondecis pri pluraj ĝiaj rubrikoj en la sekvaj jaroj, inkluzive de moderna vivo (ekde 1992) kaj politiko (ekde 1993). En 2011 li atingis la postenon ĉefredaktoro, post la emeritiĝo de Stefan Maul.

 

    La kontribuoj de Paul al Esperanto ne limiĝis al perplumaĵoj. En la klaŝĉambro li instruadis - ekde 1993 li gvidis la ĉiujaran kvintagan Somerlernejon de EAB, kiun starigis jam en 1961 lia plej amata esperantisto, Marjorie Boulton. Tiaĵojn li ebligis ne nur por siaj samlandanoj - li instruis ĉe NASK en 2003, 2005 kaj 2007, kaj okazigis staĝojn pri Esperanto-teatraĵoj en Kvinpetalo dufoje.

 

Tim Owen

(el Libera Folio)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments