El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ban Ki-moon atendas aperon de ĝenerala sekretariino de UN

| 2016-08-17
Bookmark and Share

 

    La oficperiodo de Ban Ki-moon kiel ĝenerala sekretario de UN finiĝos en la fino de la kuranta jaro. Nun kandidato por tiu ofico fariĝis fokuso de amaskomunikiloj. La 15an de aŭgusto la usona novaĵ-agentejo Associated Press raportis, ke Ban esperas vidi la unuan virinon sur tiu posteno.

 

    Ban diris, ke estas tempo, ke virino enoficiiĝu kiel ĝenerala sekretario de UN post ok viroj. Tamen li emfazis, ke lia posteulo estos rekomendita de la Sekureca Konsilio de UN kaj aprobita de la Ĝenerala Asembleo de UN.

 

    La mandato de Ban finiĝos en la 31a de decembro ĉi-jare, kaj kutime la nova ĝenerala sekretario eklaboros en la 1a de januaro 2017 por kvin-jara mandato. Nun 11 kandidatoj, ses viraj kaj kvin virinaj, konkuras por la posteno.

 

    Laŭ konvencio, unu kandidato estos rekomendita de la Sekureca Konsilio kaj aprobita de la Ĝenerala Asembleo. Se estus pluraj kandidatoj, la Sekureca Konsilio elektos unu el ili per nepublika interkonsiliĝo kaj neoficiala balotado. Poste la Sekureca Konsilio oficiale rekomendos la kandidaton al la Ĝenerala Asembleo per rezolucio. Fine la Ĝenerala Asembleo adoptos rezolucion por nomumi la ĝeneralan sekretarion. En pli ol 70 jaroj post establo de UN ok ĝeneralaj sekretarioj, ĉiuj viraj, estis elektitaj tiamaniere.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments