El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina virino aviadile vojaĝas ĉirkaŭ la mondo

| 2016-08-17
Bookmark and Share

 

    La 1an de aŭgusto Chen Jingxian kaj ŝia teamo ekvojaĝis el Klevlando de Ohio, Usono, per malgranda unumotora aviadilo Beech Bonanza A36. Antaŭ Parizo, ili jam haltis en Nov-Jorko, Bostono, Kanado, Gronlando kaj Islando. Elirinte el Parizo, ili laŭplane haltos en Hispanio, Italio, Grekio, Egiptio, Dubajo, kaj poste ili iros al Tajlando kaj Ĉinio.

 

    Antaŭ Chen Jingxian, ĉina viro Chen Wei estis la unua ĉino, kiu plenumis flugon ĉirkaŭ la mondo. En 2011 li flugis 25,000 kilometrojn per la aviadilo Socata TMB 700 super 21 landoj.

 

    Du jarojn poste Chen Wei starigis fonduson de miliono da juanoj por premii la unuan ĉinan virinon kiu flugis ĉirkaŭ la mondo.

 

    Chen Jingxian atentigis tiujn, kiuj volas esti pilotoj kaj aviadile vojaĝi tra la mondo: "Vi devas esti singardaj kaj havi seriozan kaj longtempan planadon. Stirado de aviadilo ne estas tiel laŭvola ago. Mi faris esploron dum kelkaj jaroj por efektivigi la flugon. Krome, mi kolektis materialojn. Vi povas ĝui liberecon en la ĉielo sub la kondiĉoj de singardo kaj sekureco."

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments