Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Tra la Lenso

La granda kanjono Anjihai en Xinjiang, Ĉinio

| 2016-08-18
Bookmark and Share

    La granda kanjono Anjihai en la norda deklivo de Tianshan-Montaro en Xinjiang, nordokcidenta Ĉinio, estas granda spektaklo kreita de la naturo, sed al ĝi atenton donis nur tre malmultaj geologoj, fotistoj kaj eksterdom-sportaj amatoroj.

 

    Ambaŭflanke de la kanjono estas de supro al fundo vicoj da rivero-terasoj kvazaŭ torentaj ondoj. Tiu ĉi kanjono distingiĝas per siaj riĉaj koloroj.

 

    Birdrigardate, la kanjono montras siajn aparte riĉajn kolorojn, riveroj tranĉas la teron kaj balaas rokojn en malsamaj koloroj. Ili kreas buntan abstraktan spektaklon de la tero. Anjihai kvazaŭ multkolora rubando fluganta ĉe la norda deklivo de Tianshan-Montaro estas kanjono de Ĉinio kun la plej riĉaj koloroj.

 

    Anjihai-Rivero ŝprucas el la ĉefpinto de la monto Eren Habirga, torentas tra la valo de Tianshan-Montaro al la ebenaĵo antaŭ ĝi kaj fosis profundan krutan kanjonon. En la meza parto de la norda deklivo de Tianshan-Montaro troviĝas granda nombro da kanjonoj, kiaj la granda kanjono Anjihai, la kanjono de Kuitun-Rivero, Manas-Kanjono, la kanjono de Taxi-Rivero kaj tiel plu.

 

    Jam de pluraj jaroj, ĉirkaŭaĵo de la kanjono Anjihai ĉiam estas paradizo de paŝtistoj.

 

    La kanjono Anjihai kuŝas ĉe la baseno de Anjihai-Rivero en norda deklivo de Tianshan-Montaro. Ĉe sia plej granda abismo la kanjono profundas je 300-400 metroj kaj en ĝia fundo belas diverskoloraj ŝtonoj ruĝaj, flavaj, blankaj, verdaj, nigraj...

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments