El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kazoj de kormalsano pliiĝas en Ĉinio pro okcidenta vivmaniero

| 2016-08-18
Bookmark and Share

 

    La 15an de aŭgusto la franca novaĵ-agentejo raportis, ke en la pasintaj 20 jaroj pliiĝis kazoj de kormalsano en Ĉinio; pli da ĉinoj suferas altan sangopremon, altan kolesterolon, altan glukozon en la sango kaj fariĝis superpezaj pro fumado kaj manko de fizika ekzercado.

 

    Esploristoj analizis la donitaĵojn de 26 miloj da ĉinoj inter 1991 kaj 2011, kaj prognozis la tendencon inter 2011 kaj 2013.

 

    Li Yanping, ĉefverkisto de la raporto kaj sciencisto el nutrologia fakultato de la Lernejo T.H. Chan pri Publika Sano sub Harvard-Universitato, diris: "Ni antaŭvidas, ke en la venontaj 20 jaroj pliiĝos la morbokvanto de alta sangopremo. Malmulte da fizika ekzerco, obezeco, malboniĝo de dieto rezultigos milionojn da novaj kazoj de kormalsano kaj apopleksio."

 

    La esploro malkovris, ke la dieto de ĉinoj malboniĝas, kaj kreskas konsumo de ruĝa viando, salo kaj sukeraj trinkaĵoj.

 

    Hu Bingchang, profesoro pri nutrologio kaj epidemiologio de la lernejo, diris: "Ĉinio alfrontas tendencon de kreskado de kardiovaskula malsano, kaj neniu signo montras, ke la tendenco malfortiĝos."

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments