El Popola Ĉinio>头条新闻>

Estis lanĉita la plej maldika senpilota flugilo en la mondo

| 2016-08-18
Bookmark and Share

 

    Posttagmeze de la 15-a de aŭgusto, la Feixia-a Inteligenta Scienc-Teknika Kompanio en Dongwan lanĉis saĝan kaj porteblan senpilotan flugilon Nano kun funkcio de memfotado. Wang Zhilong, prezidanto de la kompanio, diskonigis, ke tiu maldikega flugilo, kun faldebla flug-akso kaj pezo de 75 gramoj, estas portebla eĉ en pantalonpoŝo.

 

 

    La faldita senpilota flugilo havas la saman grandecon de poŝtelefono iPhone6 Plus. Dum prov-flugado ĝi faris prezentadon pri ŝvebado kaj rotaciado. La kamerao, kies alteco estas reguligebla, povas kapti 720P-videojn kaj fotojn, kiujn poŝtelefonoj povas real-tempe ricevi.

 

    Kiel alt-sciencteknika inteligenta produktaĵo, senpilota flugilo transformiĝis de antaŭa milita ekipaĵo en la elektronikan por civitanoj. Nun ĝi estas uzata en aera fotado, protektado de agrikulturaj plantoj, mezurado kaj desegnado, kaj estas ŝatata de multaj homoj. Tiu senpilota flugilo estos produktota en Dongwan kaj ekvendota antaŭ la unua de oktobro.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments