El Popola Ĉinio>头条新闻>

PokemonGo ĉasos miliardon da usonaj dolaroj ĝis jarfino

| 2016-08-19
Bookmark and Share

 

    La scienca retejo Ubergizmo raportis, ke PokemonGo estas sukcesa ludo laŭ kultura influo aŭ laŭ profito de la ekspluatanto. Unu monaton post la publikigo, ĝi enspezis 200 milionojn da usonaj dolaroj, kaj la enspezo pliiĝos. La plej freŝa prognozo de la firmao pri merkata esploro App Annie konstatis, ke ĝis la jarfino la ludo ĉasos miliardon da usonaj dolaroj.

 

    Fabien-Pierre Nicolas, vicdirektoro pri vendado kaj publikaj rilatoj de la firmao, diris: "Laŭ la nuna tendenco, ni prognozas, ke ĝis la jarfino PokemonGo akiros miliardon da usonaj dolaroj, kaj la sumo superos la jaran profiton de ĉiu ajna poŝtelefona ludo."

 

    Iuj profesiuloj diris, ke la potencialo de la ludo ankoraŭ ne estas plene elĉerpita, ĉar ĝi ankoraŭ ne aperis sur pluraj gravaj merkatoj, ekzemple Ĉinio. Nun multaj kompanioj fiksas sian atenton sur la ĉinan merkaton. Se la ludo aperos sur la ĉina merkato, la profito certe estos multe pli granda.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments