Ankoraŭ pri Olimpikoj en Brazilo

| 2016-08-19
Bookmark and Share

    Amikoj en Brazilo pridemandas min pri la entuziasmo de ĉinoj pri la Olimpikoj. Tiu demando estas tre oportuna, ĉar ŝajnas al mi ke ĉinoj pli atentas la Olimpikojn en Brazilo ol brazilanoj mem. Mi jam menciis antaŭe, ke ne devus esti tiel, ke brazilanoj estis entuziasme atendantaj la eventon, sed bedaŭrinde la nuntempaj internaj problemoj de Brazilo ŝanĝis la etoson kaj kreis diversajn aliajn aferojn, kiuj dividas la atenton de brazilanoj.

 


Ekrano de mia poŝtelefono montras la ĝisdatigitan medalrangon

 

    Estis pozitivaj reagoj de ĉinoj al la solena malfermo de la evento, kiun mi mem ne spektis, ĉar mi ne havas televidilon hejme nek sukcesis trovi taŭgan kanalon en mia poŝtelefono por spekti ĝin, sed poste mi spektis ĝiajn kelkajn gravajn partojn per Jutubo por havi supraĵan ideon. Mi tamen ne havas kompletan bildon de la evento, por tio mi devas spekti la tuton.

 

    Iel ajn, mi volas rakonti pri la entuziasmo de ĉinoj pri la Olimpikoj: apud la horloĝo de mia poŝtelefono subite aperis nova bildo, kiu montras kiom da oraj, arĝentaj kaj bronzaj medaloj Ĉinio havas. Klakante sur ĝi, malfermiĝas aplikaĵo pri la Olimpikoj, kiu aŭtomate instaliĝis en mia poŝtelefono. Mi ankaŭ ricevas mesaĝojn por informi pri ĉiu nova medalo de Ĉinio.

 

    En mia pasinta artikolo pri olinpikoj mi rakontis pri la prelego de profesoro Evandro Carvalho. Li menciis tion, ke multaj brazilanoj kredas, ke Ĉinio povas fini la eventon en la unua pozicio en la medalrango. Mi konfesas, ke malgraŭ la granda evoluo de ĉinaj atletoj, mi estas skeptika pri tio, sed pensas ke post du aŭ tri Olimpikoj ni vidos tiun atingon de Ĉinio. Mi tamen surpriziĝis dum la unua semajno de la evento pro la fakto, ke Ĉinio kaj Usono estis disputantaj en egaleco la unuan pozicion!

 

    Brazilo tradicie gajnas multajn medalojn en teamaj sportoj, do espereble ĝi iom kreskigos sian kvanton da medaloj en la fino de la evento, sed estas okulfrapa la plibonigo de Brazilo en individuaj sportoj, rezulte interalie de registaraj programoj kreitaj dum la lasta jardeko, inter kiuj mi substrekas stipendiojn por atletoj kaj programo de la armeo pri dungado kaj trejnado de altnivelaj atletoj. Mi tamen esperis pli da medalojn por Brazilo en naĝado kaj ĵudo, eble pro la bonaj rezultoj de Brazilo en tiuj du sportoj en la TutAmerikaj Ludoj pasintjare.

 


Rafaela Silva festas sian ormedalon

 

    La unua ormedalo de Brazilo estis gajnita de la ĵudistino Rafaela Silva, kiu vivis sian infanecon kaj junecon en Cidade de Deus, malriĉa kaj danĝera kvartalo de Rio-de-Ĵanejro. Ŝia unua kontakto kun ĵudo okazis danke al projekto de Instituto Reação, kreita de la eks-ĵudisto Flávio Canto, kiu gajnis bronzan medalon en Ateno, 2004. Kiel profesia atleto, ŝi ricevis stipendion de la Ministerio pri Sportoj ĝis kiam, en 2015, ŝi eniris la mararmeon kadre de registara programo por altnivelaj atletoj. Sekvatage mi surpriziĝis rigardante la reagojn al ŝia brila venko: homoj klopodis uzi ŝian biografion por pravigi siajn tezojn pri rasismo, seksismo, memstareco, sociaj programoj, politikaj ideologioj, ktp. La rezulto estas bizarega kaj klare montras fenomenon, kiun mi jam de pluraj jaroj rimarkas: homoj estas tiom radikale konvinkitaj de siaj pozicioj ke ili ne plu pensas, nur serĉas ekzemplojn por pravigi siajn konvinkojn, tiel ke medalo de atleto subite pravigas ĉiujn teoriojn pri la mondo, eĉ la plej kontraŭdirajn!

 

    La politika sciencisto Cesar Benjamin klare resumis la situacion: "Faktoj estas nur faktoj. Interpretoj estas kreaĵoj de niaj kapoj, kaj ni estas respondecaj pri ili. Kiam ili komencas dependigi la faktojn, malpermesante ke la faktoj libere ekzistu, la pensado estas malsana". La reagoj al la ormedalo de Rafaela multege rakontas pri nuntempa brazila socio.

 


En Ĉinio, samkiel en Brazilo, surstrataj vendistoj profitas de trafiko: la arto trovi oportunojn en kaoso unuigas ambaŭ popolojn

 

    Spektante flugpilkan matĉon inter Brazilo kaj Ĉinio, mi aŭskultis interesan komenton de brazila parolisto: post poento de Brazilo li festis dirante "Brazilo ne estas kaoso!", kaj subite "nu, estas, sed iugrade organizita". Sekve li komentis, ke dum la parolado de la unua frazo, li subite pentis ekparoli ĝin.

 

    Kaj tiu fakto revenigas min al la prelego de Evandro Carvalho: li komentis pri Ĉinio, ke ĝi estas lando kie miksiĝas rigora planado, ekzemple en konstruado, investado, politiko... kaj kaoso, kiun ni vidas ekzemple en la trafiko kaj plenplenaj metrostacioj. Mi pensas ke en tiu punkto ekzistas interesa ligo inter ĉina kaj brazila kulturoj: ambaŭ precipe ekzistas surbaze de "organizita kaoso".

 

    Se oni petus al mi difini per unu vorto la brazilan kulturon, mi uzus la vorton improvizo, ĉar tio estas la esenco de la brazila kulturo kaj la forto de brazilanoj: ni estas la plej bonaj en improvizado, alkutimiĝintaj al necerteco, al lasthoraj ŝanĝoj, al la neceso improvizi eĉ se tempo mankas. Konsekvence Brazilo povas ŝajni kaosa, kaj estas kompreneblaj la timoj de la prezidento de la Internacia Olimpika Komitato pri la sukceso de la olimpikoj: li estas germano, en lia kulturo oni rigore planas kaj ekzekutas ĉion laŭplane, kaj li sentis sin malkomforte pro tio, ke dum la tagoj antaŭ la inaŭguro de la Olimpikoj brazilanoj estis faranta ĉion improvize, sed finfine ĉio enorde okazas kaj la problemoj iel solviĝas.

 

    Se brazilano sentas sin pli komforte malkaosigante la kaoson, ĉino ŝajnas al mi pli fleksebla: faras kiel brazilano en la kaoso, sed ekster ĝi rigore sekvas planadon kaj ekzekutadon de planoj: Olimpikoj en Pekino estis zorge planitaj por eviti kaoson, kaj la mondo miris pri la kapablo de ĉinoj plani kaj bonege ekzekuti, tamen ĉiutaga vivo rivelas la kaoson de urbegoj, sed ĉinoj bone elturniĝas, ofte per improvizado. La Olimpikoj de Rio-de-Ĵanejro estas granda improvizado sur kaoso, kaj ĝia malferma solenaĵo bone spegulas tion: la organizantoj bezonis improvizi pro la kondiĉoj de la stadiono, kie ne eblas starigi altajn podiojn pro seĝovicoj preskaŭ en la nivelo de la grundo, malgrandaj pordoj, kiuj malebligas transporton de grandaj strukturoj dum la prezentado, kaj la sinsekvaj reduktadoj de kostoj kaŭzitaj de la krizo.

 


"For _E_E_", brazilanoj improvizas surbaze de la malpermeso de la frazo "For Temer"

 

    Ankaŭ la spektantoj de Olimpikoj montris al la mondo la arton improvizi: komence de la evento, oni malpermesis en stadionoj afiŝojn kiuj esprimas malsubtenon al la aganta prezidento Michel Temer. Kelkaj homoj estis forpelitaj de stadionoj kaj multaj afiŝoj estis detruitaj de la polico. Sekve brazilanoj improvizis afiŝojn en fremdaj lingvoj, frazojn kun duobla signifo (kiel la jam delonge uzata "Temer Jamais", kiu povas signifi kaj "Temer neniam" kaj "neniam timi"), inter aliaj kreemaj manieroj elturniĝi de la malpermeso, kiu finfine estis deklarita kontraŭleĝa kaj senvalidigita de jura instanco, tiel ke nun homoj denove povas libere sin esprimi en stadionoj, sed la ŝercoj pri la epizodo daŭre furoras en interreto.

 

    Legante pri la epizodoj ĵus rakontitaj de mi, venas al mia kapo frazo de Evandro Carvalho en sia prelego ĵus antaŭ la Olimpikoj: "Brazilano bone kunvivas kun la arto improvizi, eĉ se tempo malabundas". Jen mesaĝo kiun li vetis, ke Brazilo atestus al la mondo, kaj ja okazas tiel.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments