El Popola Ĉinio>头条新闻>

Memore al la 1650-jariĝo de la grotaro de Mogao en Dunhuang, Ĉinio

| 2016-08-22
Bookmark and Share

 

    En 2016 oni festas la 1650-jariĝon de la grotaro de Mogao en Dunhuang, kiu estas enlistigita en la liston de Monda Kultura Heredaĵo. Memore al tiu ĉi grava kultura okazaĵo, en la 20-a de aŭgusto pli ol 150 fakuloj el Ĉinio kaj aliaj landoj kolektiĝis en la grotaro de Mogao por partopreni en la simpozio kun la temo "Kunfandado kaj novkreado". La fakuloj diskutis pri akademia esplorado pri arkeologio kaj artoj de la grotaro de Mogao, studado de historiaj dokumentoj pri Dunhuang, la rolo de Dunhuang en la historio kaj kulturo de la Silka Vojo, kaj aliaj temoj.

 

    Nuntempe ekzistas 735 grotoj, pli ol 2 mil statuoj, 45 mil kvadrataj metroj da murpentraĵoj en la grotaro de Mogao kaj el ĝi estas elterigitaj multnombraj altvaloraj dokumentoj kaj objektoj.

 

Redaktoro: Han Xin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments