El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermiĝis la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj

| 2016-08-22
Bookmark and Share


Prezentado en la ferma ceremonio
 

    La 21an de aŭgusto en la stadiono Maracanã en Rio-de-Ĵanejro, fermiĝis la 31aj Someraj Olimpikoj post konkurado inter sportistoj el 207 landoj kaj regionoj dum pli ol dek tagoj.

 


Ĉina tablotenisisto Ding Ning (la dua de dekstre en la unua vico)
 

    La ĉina delegacio okupis la trian lokon sur la medal-tabelo per 26 oraj, 18 arĝentaj kaj 26 bronzaj medaloj. La totala nombro de medaloj akiritaj de Ĉinio estas la plej malgranda depost la Atlantaj Olimpikoj. Usono kaj Britio okupis la unuajn du lokojn respektive per 46 kaj 27 oraj medaloj.

 


Estingiĝas fajro en la ferma ceremonio.
 

    En la teama konkurso de virina biciklado la ĉina duopo Gong Jinjie kaj Zhong Tianshi venkis la rusan per la rezulto de 32,107 sekundoj, kaj gajnis la unuan oran medalon por Ĉinio en olimpika biciklado. Zhao Shuai estis la unua ĉino, kiu ĉampioniĝis en olimpika taekvondkonkurso. Zhang Wenxiu, gajninto de la bronza medalo de la virina martel-ĵetado en la Londonaj Olimpikoj, gajnis la arĝentan medalon, kio estis rekorda atingo de Ĉinio en olimpika atletika konkurso. Dong Bin gajnis la bronzan medalon de la vira trisaltado malgraŭ vundiĝo en la unua salto.

 


Fajraĵo en la ferma ceremonio
 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments