El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinoj en Francio faris manifestacion kontraŭ perforto

| 2016-08-23
Bookmark and Share

 

    La 21-an de aŭgusto, ĉinoj en Francio manifestaciis en la urbocentro de Aubervilliers, antaŭurbo de Parizo, por postuli, ke diversnivelaj registaroj de Francio severe kontraŭbatalu perfortan rabadon kaj aliajn krimojn kontraŭ ĉinoj loĝantaj en Francio kaj ĉinaj turistoj, kaj plibonigu publikan sekurecon.

 

    La 7-an de aŭgusto, Zhang Chaolin, ĉino loĝanta en Francio, estis rabita kaj batita de 3 fiuloj en Aubervilliers. Tio kaŭzis al li seriozan vundiĝon kaj morton en la 12-a de aŭgusto. Tiu afero ege indignigis ĉinojn en Francio, ili iris surstrate kaj vokis: "Ni volas sekurecon, ne perforton".

 

    Asocio de Ĉinoj en Francio kaj aliaj organizoj pri ĉinoj okazigos ankaŭ aliajn agadojn pri konservado de leĝaj rajtoj. Chi Wansheng, prezidanto de la asocio, diris, ke ĉirkaŭ 4 mil homoj partoprenis en la manifestacio, kaj en la 4-a de septembro okazos pli granda manifestacio inter la Placo de Respubliko de Parizo kaj la Placo de Nacio por premi la francan registaron kaj postuli, ke ĝi per diversaj rimedoj kontraŭbatalu perfortan rabadon kaj plibonigu publikan sekurecon.

 

    Asocio de Ĉinoj en Francio kaj aliaj organizoj pri ĉinoj en Francio sendos mesaĝojn al francaj prezidento, ĉefministro kaj ministro pri enlandaj aferoj por esprimi la komunan voĉon de la ĉinoj en Francio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments