Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Tra la Lenso

Ĉarma Guizhou en sudokcidenta Ĉinio (I)

| 2016-08-23
Bookmark and Share

    Mont-arbaro en Xingyi-urbo

 

 

    La mont-arbaro Wanfenglin, kun senfinaj montpintoj kaj kamparanaj hejmoj, estas rigardata ne nur kiel trezora heredaĵo de agrikultura civilizacio, sed ankaŭ kiel spirita modelo de harmonia kunekzisto de la homaro kaj la naturo. (Foto de Zhang Ting)

 

    Akvofalo Huangguoshu

 

 

    Kiam ajn vi venas al ĝi, la pitoreskejo Huangguoshu vin bonvenigas per siaj plej belaj pejzaĝoj. Printempe tie pompas floroj, ĉarmas akvofaloj kvazaŭ arĝentaj kurtenoj en bunta pejzaĝo; somere ardas la suno, torentas la akvofaloj laŭte muĝantaj kiel tondroj; aŭtune karmezinas montoj kun arboj tinkturitaj per ruĝa koloro, akvofaloj falas kvazaŭ pendantaj bidoj el jado; kaj vintre ĉio estas pura, akvofaloj arĝentkoloras kvazaŭ silkaĵo, akvo-ŝaŭmo diskuras guton post guto. (Foto de Li Guiyun)

 

    Diwo-baraĵo en Hefeng-urbeto

 

 

    La rivero Qinglong fluas ĉirkaŭ Diwo-baraĵo en Hefeng-urbeto. Printempe tie pompe floras kolzoj, aŭtune peza rizo en ora koloro ondetas en vento. En ĉiuj sezonoj la loko estas riĉe kaj milde beligita de la naturo. Birdrigardate de belvidejo, la tuta baraĵo ĉirkaŭita de la rivero estas orkolora kaj en formo de baseno.

 

    La gorĝo Shuangmen en Suiyang-gubernio

 

 

    Estas centoj da altiraj vidindejoj ĉe la gorĝo Shuangmen en Suiyang-gubernio. La akvofalo Yijian kiel pafita sago sin ĵetas de alta klifo al profunda lago; akvogutoj el la akvofalo Yünü flirtas kvazaŭ bela vino verŝita de feino al la homa mondo; la akvofaloj Amantoj kune flugas suben de sur smeralda roko... iuj el la tieaj krutaj montpintoj similas al milmana Avalokiteŝvaro, duaj al ĉielaj ĉevaloj galopantaj en la aero, triaj al knaboj kun petolemaj mienoj kaj kvaraj distingiĝas per ĉarmeco kaj mildeco; la tieaj riveroj kaj lagoj, ĉu grandaj aŭ malgrandaj, ĉu profundaj aŭ malprofundaj, ĉiuj estas kristale klaraj, travideblaj kaj belaj.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments