El Popola Ĉinio>头条新闻>

Efiko de nigra truo en monsubtenata politiko de Usono

| 2016-08-23
Bookmark and Share

 

    Dum la ŝlosila periodo de prezidenteca elekto de Usono, estis malkaŝitaj du novaĵoj. Unu estis pri la kandidato de la Demokrata Partio Hillary Clinton, kiu akceptis grandan monsumon el Mez-Oriento, kaj la alia estis pri la teama respondeculo de la kandidato Donald Trump el la Respublikana Partio, kiu kaŝe akceptis monon el regionoj de Ukrainio kaj devigite rezignis sian oficon. El la skandaloj oni vidas, ke usonaj politikistoj ĵetas sin sur la genuojn antaŭ enlanda kaj fremda kapitaloj.

 

    La monsubtenata politiko en Usono, samkiel nigra truo en la universo, estas granda magneta kampo. Grandegaj kapitaloj estas altiritaj al la politikaj blokoj por ke ili fariĝu pli fortaj kaj formu la altrapidan kirlakvon de mono kaj politiko.

 

    Laŭ raportoj de mezorientaj amaskomunikiloj, Hillary akiris 20% da mondonaco el la reĝa familio de Saud-Arabio. La sumo estis pago por la prelegoj de la geedzoj Clinton kaj mondonaco por Clinton-fonduso. Lastatempe la fondinto de Vikiliko Julian Assange kelkfoje diris, ke li malkaŝos la materialojn pri la 24-jara sekreta negocado inter la geedzoj Clinton kaj la reĝa familio de Saud-Arabio.

 

    Koincide, Bill Clinton diris en la 18a de ĉi tiu monato, ke se lia edzino estos elektita kiel la usona prezidento, Clinton-fonduso ne plu ricevos mondonacon el fremdaj landoj aŭ entreprenoj, kaj li mem rezignos sian estraran oficon de la fonduso.

 

    Antaŭ ol Clinton faris la supre menciitan anoncon, la retletero el leĝobserva grupo de Usono rivelis, ke dum la mandato de Hillary Clinton kiel ŝtata sekretario, influita de ŝi kaj Clinton-fonduso, la Ŝtata Departemento de Usono eble liveris oportunon al la mondonacantoj de la fonduso.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments