El Popola Ĉinio>头条新闻>

Roboto-raportisto finskribis novaĵon en 2 sekundoj en la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj

| 2016-08-23
Bookmark and Share

 

    En la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj roboto-raportisto el Ĉinio sukcese skribis novaĵon fulmorapide. Novaĵo skribita de la "raportisto" estis publikigita en la retejo nur du sekundojn post la fino de matĉo. Dum la Olimpikoj tiu ĉi "raportisto" publikigis pli ol 450 pecojn da novaĵoj kaj ĉiu publikigita novaĵo estis legita po 110 mil fojoj.

 

 

    La roboto-raportisto, la unua artefarita inteligento-roboto de Ĉinio, povas skribi novaĵojn pri la Olimpikoj. Kune esplorita kaj inventita de la Pekina Universitato kaj la poŝtelefona platformo Toutiao, ĝi ricevis la nomon Xiaomingbot. Unu el la inventintoj de la roboto diris, ke tia roboto fariĝos bona helpanto de raportistoj. En la estonteco raportistoj verkos nur gravajn novaĵojn kaj estos donataj al robotoj la tasko skribi simplajn novaĵojn laŭ donitaĵoj.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments