El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pli da retleteroj de Hillary Clinton malkovritaj de Federacia Buroo de Enketado

| 2016-08-24
Bookmark and Share

 

    La 22an de aŭgusto la Ŝtata Departemento de Usono konfirmis, ke dum la enketo pri la retleteroj de Hillary Clinton, kandidato de la Demokrata Partio, la Federacia Buroo de Enketado trovis aliajn 15,000 retleterojn, retenatajn de la teamo de Hillary. Nun la Ŝtata Departemento enketas por publikigi la oficajn enhavojn de la leteroj.

 

    En marto 2015 Hillary konfesis, ke dum sia oficperiodo kiel ŝtata sekretario ŝi uzis privatan leterkeston por trakti ĉirkaŭ 60 milojn da leteroj, interalie 30 miloj pri privata vivo estis forigitaj de ŝia teamo, kaj la ceteraj estis transdonitaj al la Ŝtata Departemento en la fino de 2014.

 

    La 22an de aŭgusto advokata teamo de la Ŝtata Departemento diris al juĝistoj dum ĉeesto en tribunalo de la proceso de Juĝa Observo, organizo de justica superrigardo kontraŭ Hillary, ke la Ŝtata Departemento publikigos la enhavojn de la novaj leteroj iom post iom. Estas nekonate, kiom da procentoj estas respektive la privataj kaj oficaj leteroj.

 

    Juĝa Observo dubas pri la dato, en kiu la Ŝtata Departemento komencos publikigi la enhavojn. Juĝisto el Tribunalo de Kolumbio postulis, ke la Ŝtata Departemento faru horaron por laŭgrade publikigi la enhavojn antaŭ la 23a de septembro.

 

    La 8an de novembro okazos balotado de la prezidenteca elekto en Usono. Oni ne scias, ĉu la enhavoj estos komplete publikigitaj antaŭ tiu tago.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments