El Popola Ĉinio>头条新闻>

Diskonigitaj la kostumoj por ĉinaj sportistoj de Rio-de-Ĵanejraj Paralimpikoj

| 2016-08-24
Bookmark and Share

 

    La 23an de aŭgusto estis publikigitaj formalaj kostumoj por ĉinaj sportistoj de la Rio-de-Ĵanejraj Paralimpikoj.

 

    Kun la temo "harmonio kaj realigo de revo", la ceremonia kostumo konsistas el malhele blua jako, malhele bruna pantalono, hele blua ĉemizo kaj mirik-ruĝa kravato aŭ koltuko. La malhela bluo reprezentas universon kaj la teron kun la simbolo de paco kaj trankvilo; la malhela bruno markas la naturon kaj la vivon implicante veron kaj persistemon; kaj la mirik-ruĝo simbolas lumon kaj feliĉon, aludante viglecon kaj sanon. Tiuj koloroj reflektas la olimpikan celon de paco, amikeco kaj progreso, la paralimpikan ideon de transcendo, integriĝo kaj partopreno kaj ankaŭ la sintenon kaj la strebon de paralimpikaj sportistoj por valoro kaj bela vivo.

 

    Kun la temo de la ĉina stilo, la kostumo por premidona ceremonio estas kompleto de sporta vesto kun evidenta ĉina trajto kaj moderna stilo. Kun la desegnoj de drako kaj fenikso kiel bazaj elementoj simbolantaj sukceson, la kostumo havas la kolorojn de purpuro kaj blanko, kiuj reflektas la longan historion de la ĉina kulturo kaj spiritojn de senlaca penado kaj konkuremo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments