El Popola Ĉinio>头条新闻>

Jimmy Carter: kandidatoj el du ĉefaj partioj estas tre malŝatataj

| 2016-08-25
Bookmark and Share

 

    Usona eksprezidento Jimmy Carter diris, ke ambaŭ kandidatoj al prezidenteco, Hillary Clinton el Demokrata Partio kaj Donald Trump el Respublikana Partio, estas tre malŝatataj de voĉdonantoj.

 

    Malfrunokte en la 22a de aŭgusto, Carter diris al la usona novaĵ-agentejo Associated Press en kunveno pri bonfarado en Memfiso de Tenesio, ke ĉi-jare la elektokampanjo de usona prezidenteco estas kaj ekscita kaj senprecedenca, tamen, bedaŭrinde, ke kandidatoj de la du ĉefaj politikaj partioj estas tre nepopularaj.

 

    Carter diris, ke liaopinie Hillary estas pli kvalifikita por esti la prezidento ol Trump, kaj li mem estas demokrato, tial li sendube voĉdonos por Hillary.

 

    Plej freŝa opinisondado publikigita en la sekva tago montris, ke la subteno al Hillary estas pli alta je ok procento ol tiu al Trump.

 

    Post la Demokrata Nacia Kunveno en la fino de julio, la subteno al Hillary estas ĉiam multe pli alta ol tiu al Trump laŭ tutlanda opinisondado. Pluraj opinisondadoj indikis, ke Trump estas pli malŝatataj ol Hillary inter voĉdonantoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments