El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Paralela universo okazis en 25 lokoj samtempe

| 2016-08-26
Bookmark and Share

 

    La 20an de aŭgusto pli ol 210 homoj en kvar landoj de Nord-Ameriko partoprenis 25 malsamajn Esperanto-renkontiĝojn samtempe, kadre de nova eventaro sub la titolo Paralela Universo. La aranĝoj variis laŭ grando kaj komplekseco, de 3 ĝis 27 homoj.

 

    Multaj el la partoprenantoj estis relative novaj, kaj en pluraj eventoj la plejmulto de la ĉeestantaro renkontis aliajn esperantistojn la unuan fojon en la vivo! Tiu ĉi eventaro estis organizita sufiĉe subite, kun nur naŭ semajnoj inter la unua enreta mencio kaj la eventaro mem. Dum la tago, partoprenantoj de diversaj eventoj interkomunikis kaj kunhavigis fotojn kaj videojn de sia agado.

 

    Nu, nun vi scias, kio estis Paralela Universo. Mi volas ĉi tie rakonti al vi, kiel kaj kial la afero efektiviĝis.

 

    Nord-Ameriko povas esti malfacila loĝloko por esperantisto. Ni rigardas envie al la bunteco de Esperantaj aranĝoj en Eŭropo, kie la multlingveco levas la lingvan problemon pli alte en la socian konscion. Tie ĉi la distancoj estas longaj kaj, se ne ekzistas forta loka klubo, multaj esperantistoj tre malofte havas la oportunon ĝui la etoson de Esperanta aranĝo, aŭ eĉ paroli la lingvon vizaĝ-al-vizaĝe.

 

    Aparte lamentinda estas tiu stato, kiam en nia kontinento aperas nova ondo de lernantoj dank' al la furora programaro Duolingo. Preskaŭ 500 000 homoj nun registris sin kiel lernantojn de Esperanto ĉe tiu programaro, kaj 30 homoj finas la bazan kurson ĉiutage. Ĉar la kurso uzas la anglan lingvon, tre granda proporcio de tiuj lernantoj loĝas en Nord-Ameriko.

 

    Do kiel kapti tiun ondon, kaj enkonduki la novulojn en nian komunumon antaŭ ol ili perdos intereson? Tio estis la defio, kiun mi rigardis, kiam oni petis min fariĝi la kunordiganto de junula agado de KEA. La instigo al la kreo de tiu posteno estis mia propono, ke Toronto gastigu IJK-on en 2019, se Montrealo gastigos la UKon. Por fari tion ni devos unue revigligi nian junularan sekcion - la Junularo Esperantista Kanada (JEK)!

 

    Mi akceptis la ŝarĝon hezite, ĉar mi ne plu estas junulo, sed ne estis memevidenta kandidato de la ĝusta aĝo, do mi akceptis kun la penso, ke mia unua tasko estus trovi mian posteulon! Do, kiel allogi agemajn junulojn? Aŭ agemigi la jam allogitajn? Ĉar tro malfacilas junigi la jam agemajn allogitajn, tiuj restis la solaj ebloj. Ĉe MeKaRo en Majo 2016 mi multe diskutis la aferon kun miaj geamikoj.

 

    Nu, junuloj lastatempe tre ŝatas teknologion, saĝtelefonojn, sociajn retojn kaj tiel plu. Tiuj iloj vere kunportis Esperanton al nova generacio, sed multaj el tiu generacio tute maltrafis la spertojn, kiujn ni maljunuloj ĝuis dum niaj fruaj jaroj de Esperanta agado. La raraj kaj karaj renkontiĝoj! Multaj el ni memoras konduki horojn por ĉeesti renkontiĝon, aŭ flugi al alia lando, aŭ eĉ telefoni al nekonatulo, simple ĉar tiu enlistiĝas en la membrolisto de nia landa asocio kaj loĝas ne tro for.

 

    Kiel rekapti tiun sperton por la aktuala junularo? Ĉu vere estas fendo inter la malnova versio de Esperantujo kaj la nova interreta versio? Aŭ ĉu povas ekzisti ponto inter la du mondoj? Dum MeKaRo ni pasigis kelkajn horojn piedirante tra la urbo Granbio serĉante "portalojn" por la ludo Ingress, pri kiu unu amikino estas entuziasmulo. (Ĝi similas al Pokémon Go, kiu tiam ankoraŭ ne estis aperinta). Ŝi parolis multe pri kiel la saĝtelefona teknologio havis la efikon instigi homojn iri eksteren kaj vidi la veran mondon, kaj renkonti homojn vizaĝ-al-vizaĝe. Mi miris pri kiom multe ni malkovris pri la urbo Granbio kaj pri la fizika mondo ĉirkaŭ ni, helpate de tiuj iloj, ne flankdistrite de ili, kiel mi antaŭsupozis.

 

    Tiel ekflamis la ideo. Ni povus uzi la povon de la nova teknologio por instigi homojn renkonti aliajn homojn en la vera mondo. La ideo pli kaj pli firmiĝis. Ni havos plurajn eventojn la saman tagon. Ĉiun eventon organizos lokano, kaj ni klopodos provizii simplan ŝablonon por la eventoj. Ni decidis, ke kvar horoj estus la ideala maksimuma vojaĝ-distanco. Tiel oni povus vojaĝi matene, komenci je tagmezo, kaj fini je la 20a horo kaj ankoraŭ reiri hejmen sen bezono tranokti. Ni sugestis, ke evento inkluzivu tagmanĝon kaj vespermanĝon, kun aliaj agadoj intertempe.

 

    Ni emfazis, ke fakte estas tre facile organizi eventon - nur sugestu restoraciojn por la du manĝoj, kaj agadon inter la du. La agadoj estis kutimaj por Esperanto-aranĝoj - muzeoj, natur-promenadoj, keglo-ludado, serĉludoj ktp. Kelkaj eventoj estis tre detale organizitaj, kaj kelkaj estis neformalaj kaj malpli longaj ol la sugestita ok horoj. Do ŝajne la ŝablono estas sufiĉe fleksebla por taŭgi por la diversaj bezonoj de eventoj en diversaj lokoj.

 

    Komencite, la afero rapide kreskis. Ni volis uzi jam pretan teknologion, ĉar mankis tempo kaj sperto krei novajn ilojn. Do ni ĉefe uzis Google-grupon kaj Facebook-on. Plej grava estis la mapo farita per Google Maps, per kiu ni povis montri la lokojn de la proponitaj eventoj kun ligiloj al la diskutfadenoj. Por komuniki dum la eventoj mem, ni elektis la programon Telegram - rapida mesaĝilo, kiu funkcias per saĝtelefonoj kaj komputiloj, kaj per kiu oni povas facile kunhavigi fotojn, videojn, geografiajn lokojn, k.t.p.

 

    Kompreneble, ne ĉio iris perfekte. Okazis problemoj de trafiko, pluvo, varmeco, kiuj malhelpis kelkajn partoprenantojn. Sed finfine la eventaro estis pli sukcesa ol ni atendis. El 28 anoncitaj eventoj, 25 vere okazis, kaj kelkaj el la eventoj estis mirige grandaj, inkluzive de novaj vizaĝoj kaj malnovaj ne vidataj dumlonge. Spertuloj multe komentis pri la surprize alta parolkapablo de la novuloj, kiu evidentigas kaj la facilecon de nia lingvo kaj la efikecon de novaj lern-rimedoj.

 

    Mi aparte ŝatas la rakonton pri la plej malgranda evento, kiu estis por la organizanto la unua fojo paroli Esperanton kun alia homo - kaj tiu alia homo eklernis ĝin antaŭ 51 jaroj. Tio estas precize la sperto, kiun ni celis krei per Paralela Universo. Ni esperas, ke tiu ĉi eventaro povos esti unu plia ilo en nia il-skatolo por vigligi la Esperantan movadon en Nord-Ameriko kaj pretere. Venontjare ni klopodos kreskigi la eventon ankaŭ en Sud-Ameriko, kaj eventuale en aliaj kontinentoj, se estas intereso. Mi esperas vidi vin ĉe Paralela Universo 2017!

 

Jed Meltzer

(el Libera Folio)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments