El Popola Ĉinio>头条新闻>

Multe atentata projekto de Ĉinio por la Grupo 20

| 2016-08-26
Bookmark and Share

 

    La Pintkunveno de la Grupo 20 okazos septembre en la urbo Hangzhou en sudorienta Ĉinio. La internacia komunumo opinias, ke kiel la gastiganto de la kunveno kaj la dua plej granda ekonomio, Ĉinio havas kapablon certigi sukceson de la kunveno kaj faros gravan kontribuon por vigligi la mondan ekonomion.

 

    Krom makronivela akcelo de la monda ekonomia regado, Ĉinio proponos ankaŭ sian planon por kreskigi la mondan ekonomion en la kunveno.

 

    Bambang Suryono, prezidanto de Nanyang-fonduso de Indonezio de la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj, diris, ke nun la mondo eniras en la kvaran industrian revolucion de Interreto plus, artefarita inteligenteco, tridimensia printado kaj senpilota veturado. Ĉinio estas elstara en la monda areno de novigo kaj ankaŭ unu el la landoj, kiuj plej rapide marŝas al inteligenta epoko. Ĉinio proksimiĝis al Usono kaj eĉ kuratingis Usonon en la kampoj de elektronika komerco, apliko de socia mediato, interreta pago ktp.

 

    Jorge Castro, direktoro de la Strategio-Plana Instituto de Argentino, diris, ke en la kunveno Ĉinio faros la proponon, kiu emfazas novig-akcelan disvolvadon kaj plifortigon de kunlaboro por kune alfronti la strukturan krizon de tutmonda ekonomio. Tio estas tre ĝustatempa, ĉar la struktura krizo malrapidigis la mondan ekonomian kreskon en la lastaj tri jaroj.

 

    Gu Xuewu, direktoro el Tutmondaj Studoj de Bonn-Universitato de Germanio, diris, ke ĉiuj landoj estas strikte interplektitaj ekonomie; nur se ĉiuj ekonomioj disvolviĝos sub plena kunordigo, komercaj disputoj malpliiĝos kaj kungajno realiĝos, kaj tio ja estas la plej granda atendo de Germanio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments