El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis en Montargis Historia Muzeo de Franca-Ĉina Amikeco

| 2016-08-29
Bookmark and Share

 

    Posttagmeze de la 27a de aŭgusto laŭ la pariza tempo en Montargis de Francio inaŭguriĝis la Historia Muzeo de la Franca-Ĉina Amikeco. Tio estas la unua muzeo de kompartia historio ekster Ĉinio. La inaŭguron ĉeestis Ouyang Song, eksa direktoro de la Oficejo de Esploro de la Kompartia Historio sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Zhai Jun, ambasadoro de Ĉinio en Francio, François Bonneau, prezidanto de la regiona konsilantaro de la Centro-Valo de Luaro kaj koncernaj gvidantoj el Hunan-provinco.

 

 

    La muzeo ĉe la numero 15 de la strato Raymond Tellier estis loĝejo de la ĉina revolucia pioniro Li Shi, kiam li studis en Francio. Du Jiahao, provincestro de Hunan, vizitis la lokon kaj havis la ideon aĉeti la domon por konstrui muzeon kaj vigligi la urbeton. La propono estis efektivigita danke al la subteno de la loka registaro. La domo kun kelkcentjara historio estis grava loko, kie aktivis Li Weihan, Li Lisan, Cai Chang, Xiang Jingyu kaj aliaj ĉinaj revoluciaj pioniroj. La muzeo kun tri etaĝoj okupas la areon de 173 kvadrataj metroj, kaj la planka areo kalkuliĝas al 421 kvadrataj metroj.

 

    La muzeo rakontas la historion de ĉinaj studentoj en Francio dum la 1920aj jaroj, precipe aktivecojn de studentoj el Hunan-provinco en Montargis.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments