El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fakulo: La elektado de usona prezidento malkaŝis malbonon de la usonstila demokratia sistemo (II)

| 2016-08-30
Bookmark and Share

 

"Monsubtena politiko" jam iĝis nekuracebla malsano de elektado de usona prezidento

 

    Post kiam la Plej Supera Kortumo de Usono forigis la financan limon por mondonacoj, la monelspezado pri la usona demokratia elektado estas pli kaj pli alta, kaj la influo de mono en la elektado estas pli kaj pli granda. Laŭ antaŭkalkulo de usonaj amaskomunikiloj, la monelspezo por la ĉi-jara elektado superos tiun por ĉiu antaŭa elektado. Teorie, ĉiu usonano rajtas partopreni en la konkurado por la posteno de usona prezidento. Tamen, finfine fariĝos kandidatoj al prezidento nur du tipoj da homoj: unu el ili estas riĉuloj kiel Trump, kaj la alia -- politikistoj aŭ membroj de politikaj elitoj, kiuj povas ricevi monhelpon de usonaj financ-grupoj aŭ riĉuloj, kiel Hillary. Aliaj kandidatoj monhelpataj de ordinaraj popolanoj, kiel Sanders, malfacile sukcesis eĉ en la unuaperioda elektado. Se iu kandidato finfine fariĝus prezidento de Usono, ellaborante politikojn, li aŭ ŝi devas unue konsideri interesojn de tiuj financ-grupoj kaj riĉuloj, kaj ne zorgas pri la interesoj de la plej multaj usonanoj. Tio fariĝis neŝancelebla leĝo de la usona monpolitiko.

 

La kandidatoj de ambaŭ partioj estas malŝatataj de multaj voĉdonantoj de Usono

 

    Post kiam ĉiu el la du partioj anoncis sian kandidaton, sendepende ĉu voĉdonantoj ŝatas ilin aŭ ne, oni devas elekti unu el ili kiel prezidento. Dum la ĉi-foja elektado, Trump kaj Hillary estas tre malŝatataj de voĉdonantoj. Laŭ la opinienketado farita de la Pew-a Esplora Centro de Usono en la tuta lando inter la 9-a kaj la 16-a de aŭĝusto, 27 procento da enketitoj opinias, ke Trump estos bona prezidento, kaj 70 procentoj opinias, ke li estos banala kaj malbona; 31 procento da enketitoj opinias, ke Hillary estos bona prezidento, kaj 67 procento opinias, ke ŝi estos banala kaj malbona.

 

La abomenindaĵoj dum la elektado de usona prezidento estas malfeliĉo de la socia civilizacio

 

    Dum la elektado de usona prezidento, por venki sian rivalon ĉiu konkuranto uzis diversajn rimedojn, inkluzive de insultado, personaj atakoj, minacoj kaj timigo. Dum la elektado, antaŭaj amikoj fariĝis malamikoj, kaj post la elektado, ili repaciĝis kaj re-iĝis bonaj amikoj. Tiu triviala kaj hipokrita usonstila elekt-demokratio estas malfeliĉo de la moderna socia civilizacio. La elektado de usona prezidento devas esti procezo por alvoki la "Revon de Usono", tamen ĝi fariĝis batalejo de dividiĝo de la usona socio. Usona elekt-demokratio ŝajne eniris en seneliran strateton.

 

    Xu Changyin, esploristo de la esplora centro pri internaciaj aferoj de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments