El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kanado konsideras aliĝi al AIIB

| 2016-08-31
Bookmark and Share


Trudeau kaj Ma Yun dum la kunsido aranĝita de la Ĉina Entreprenista Klubo
 

    La 30-an de aŭgusto, kanada ĉefministro Justin Trudeau diris en Pekino dum sia vizito al Ĉinio, ke Kanado konsideras aliĝi al la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB).

 

    Posttagmeze de tiu tago, Trudeau ĉeestis kunsidon aranĝitan de Ĉina Entreprenista Klubo kaj faris interŝanĝojn kun Ma Yun, fondinto de la interreta kompanio Alibaba, kaj aliaj ĉinaj entreprenistoj. Responde al demando, li diris, ke kreskigo de investo en infrastrukturo estas lia grava promeso farita dum lia kandidatiĝo al la posteno de kanada ĉefministro. Li opinias, ke kreskigo de investo en infrastrukturo ne nur povas multigi dungitojn, sed ankaŭ utilos al la ekonomio de Kanado kaj al la vivo de ĝia popolo. La nuna kanada registaro multe atentas investadon pri infrastrukturo kaj konsideras aliĝi al AIIB.

 

    Trudeau diris en sia parolado, ke kiel la dua plej granda ekonomia ento en la mondo, Ĉinio ludas gravan rolon por akceli kreskadon de la monda ekonomio. Li opinias, ke ignori la gravecon de Ĉinio aŭ tiun de la rilatoj inter Kanado kaj Ĉinio estas miopa kaj nerespondeca. Li kredas, ke pli bonaj duflankaj interrilatoj feliĉigos Kanadon kaj Ĉinion, kreos pli multe da novaj ŝancoj por komercado kaj investado de la du landoj, kaj estos tre grava por akceli kreskadon de la kanada ekonomio, multigi dungitojn kaj plifortigi mezan klason.

 

    Trudeau bonvenigas ĉinajn entreprenojn investi en Kanado kaj atendas, ke Kanado kaj Ĉinio daŭre grandigos kunlaborojn en renovigo de scienc-tekniko, puriga teknologio, agrikulturo, medi-protektado, kulturo kaj en aliaj kampoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments